Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +5.3 °C
 

Reklamo

Novaĵoj: Berlin.Berega

FEB
08

Poezia vespero de Grigorij Arosev
 alboru | 08.02.2020 08:30 |

Kulturo

La 15-an de ferbruaro en la Nacia Biblioteko okazos poezia vespero de Grigorij Arosev. Grigorij Arosev estas verkisto kaj ĵurnalisto, eksprezidanto de Rusia Esperantista Unio, eks-ĉefredaktoro de la fako pri montro de eksterlandandaj filmoj ĉe la telekanalo «Kulturo», eksa ĵurnalisto de la teleradiokompamio Deutsche Welle kaj nuna redaktoro de la revuo «Berlin.Berega» (Berlino.Bordoj). Samtempe Grigorij estas malnova amiko de Ĉeboksaro.

Enkadre de la vespero kiu ekos je la 17.00 horo en la salono de la unua etaĝo Grigorij deklamos siajn versojn, iom rakontos pri sia kariero kaj respondos al eventualaj demandoj.

 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)