Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 -0.7 °C
 

Reklamo

Loĝantaro de Ĉuvaŝio

    Laŭ datumoj de kuranta statistiko nombro de konstanta loĝantaro de Ĉuvaŝa Respubliko je 1a de januaro 2005 estis 1299,3 milojn da homoj: urba loĝantaro — 791,2 m., kampara — 508,1 m.
    
    Ĉuvaŝa Respubliko estas unu el la plej denseloĝataj regionoj de nia lando kaj okupas 4an lokon en Rusio laŭ denseco de loĝantaro (post Moskva regiono kun Moskvo, Norda Osetio kaj Leningrada regiono kun Peterburgo). Averaĝa denseco de loĝantaro de Ĉuvaŝio estas 70,8 homoj por 1 kv. km. (je 01.01.2005).
    
    Unu el specialecoj de strukturo de loĝantaro de Ĉuvaŝa Respubliko estas ĝia multnacieco -sur teritorio de la Respubliko loĝas reprezentantoj de pli ol 50 naciecoj.
    
    Etna strukturo de loĝantaro de Ĉuvaŝa Respubliko laŭ censo de 2002a jaro compare kun antaŭa censo de 1989a jaro praktike ne ŝanĝiĝis. Parto de ĉuvaŝoj estas 67,7%, rusoj — 26,5%, tataroj — 2,8%, mordvoj — 1,2%, aliaj naciecoj — 1,5%.
    
    Fonto: Cap.ru (tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov)

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2006-12-04 11:14:54. Estis vidita 10610.Tipo: Ĉuvaŝio.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj