Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +16.0 °C
 

Reklamo

Narspi 1 En Silbi

    Narspi (enhavo)
    
    En vilaĝo Silbi
    
    Fin’ de marto proksimiĝas,
    Ekrigardis varme l’sun.
    En Silbi, vilaĝ’ ĉuvaŝa,
    Neĝ’ degelas haste nun.
    Holmoj iĝis nigraj-nigraj,
    Ĉar degelis preskaũ neĝ’,
    Kreskas herbo densa-densa
    Sur herbej’ kaj holma eĝ’.
    Kruelega vintr’ foriras
    En ĉagreno, en malĝoj’,
    Ploras per malvarmaj larmoj,
    Sur la voj’ aperas roj’.
    Laũ valegoj kaj ravinoj
    Lirlas akvo, fortas flu’.
    Tamen malgraũ ploro vintra
    L’sun’ varmigas teron plu.
    Do, bruante vintraj larmoj
    Jam forfluis al river’.
    Kaj geknaboj ludas, kuras
    Sur la stratoj ĝis vesper’.
    
    Al la mond’ printemp’ bonkora
    Venis, komenciĝis varm’.
    Vekas de la vintra dormo
    L’sun’ la teron, – kia ĉarm’!
    La arbar’ malhela sprosas,
    Vestas sin per verda vest’,
    Kaj herbejoj fanfaronas
    Per belec’ dum verda fest’.
    Ŝvebas en aer’ odoro, –
    Ŝajnas, ke de ĉiu plant’, –
    Estas dolĉa ĝi, kaj sonas
    Ĉie de birdetoj kant’.
    En ĉiel’ alaũdo kantas
    Pri printempo, bona plej.
    Kaj ŝafidoj vigle saltas
    Sur herb’ mola en herbej’.
    Ludas ŝalmon paŝtisteto
    Apud sia paŝtatar’,
    Flanken de Silbi rigardas,
    Li malsata estas ĉar.
    
    La vilaĝo estas riĉa,
    En arbar’ situas ĝi.
    Kelkaj domoj al palacoj
    Eĉ similas en Silbi.
    Hurd’ ĉirkaũas la vilaĝon.
    En ĝardenoj post la hurd’
    Estas multe da garbaroj,
    Apud fruktoj zumas burd’.
    En ĉef-strat’ tabul-tegmentaj 1
    Domoj ‘stas, en bona stat’.
    Estas verdaj frukt-ĝardenoj
    Ambaũflanke de la strat’.
    Havas ĉiu dom’ barilon, –
    Ĝi similas al rempar’.
    Estas flava, ornamita
    La pordeg’ sen ajna ŝpar’.
    La vilaĝo estas granda,
    Eĉ similas al urbet’.
    En Silbi ĉuvaŝoj riĉaj
    Estas, pretaj por aĉet’.
    
    Apud la vilaĝo granda
    Fluas, lirlas la river’.
    L’suno ludas kun la akvo, –
    Kvazaũ brodas ĝis vesper’.
    Ene de river’ profunda
    Naĝas nuboj kaj ĉiel’.
    Sin en akvo ekvidante,
    Ĝojas arb’ pri sia bel’.
    Sidas sur la bord’ fiŝisto,
    Sulkabundas lia derm’.
    Fiŝojn, lertajn kaj rapidajn,
    Volas trompi li per verm’.
    Geknabetoj tuj apude
    Naĝas gaje en river’, –
    Por maljuna fiŝkaptisto
    Eble vanas la afer’.
    Iu hom’ malsupreniris,
    La river’ ne iĝis bar’
    Por la hom’, – li ĝin transiris,
    Malaperis en arbar’.
    
    En Silbi, vilaĝ’ ĉuvaŝa,
    Ŝajnas viv’ al paradiz’.
    Pasas temp’ nerimarkeble,
    Estas ĉiu tag’ – surpriz’.
    Birdaj kantoj, homaj voĉoj
    Sonas, kiel sonoril’.
    Trapenetras en orelojn
    Gaja kanto kaj babil’.
    Laũ la stratoj paŝas homoj,
    Paŝas grave ĉiu hom’.
    Kaj infanoj bruas, ludas
    Nun malantaũ ĉiu dom’.
    Paŝas belaj junulinoj,
    Ĉiu paŝas kiel cign’.
    Brilas sub la sun’ monistoj 2,
    Kiam paŝas in’ kun dign’.
    Ĉe pordeg’ junuloj dancas, –
    De l’frapad’ eĉ vibras ter’.
    En vilaĝ’ Silbi bonegas
    Viv’ en ĝojo kaj prosper’!
    
    En ĉi tiu hela mondo
    Plej potenca estas hom’:
    Estas mastro li sur tero,
    Tio estas aksiom’.
    Kvankam estas hom’ potenca,
    Li obeas al la mond’,
    Homon ofte frenezigas
    Alkohol’ kaj ankaũ mon’.
    Dum la fest’ – Kalamo 3 Granda –
    Kiu estas sen botel’?!
    Ĉu malmulte da biero
    Estis en profunda kel’?!
    Oni multe drinkis, manĝis,
    Dancis’ laũ la tradici’.
    Sen ĉi tio kiel volas
    Festi grandan feston vi?
    Multe da ebriaj homoj
    Paŝas ĉie sur la strat’.
    En vespero eĉ pli laũte
    Sonas voĉoj de beat’.
    
    Post drinkad’ ĉuvaŝ’ ebria
    Estas laca jam en nokt’.
    Por ripozo ŝajnas mola
    Nokte eĉ printempa kot’.
    Kuŝas, kiel grandsinjoro,
    Kaj ne gravas por kriant’,
    Kie kuŝas li, kaj kiel
    Laũte sonas lia kant’:
    “Multe manĝu kaj laboru,
    Forte drinku post transpir’!
    Sen drinkaĵ’ ne povas vivi
    Ajna laboranta vir’.
    Estas tempo por labori,
    Estas tempo por drinkad’.
    Se drinkaĵoj mankas hejme,
    Iros ni al kamarad’.
    Se ne havas li drinkaĵojn,
    Do ujranon 4 drinkos ni.
    Se ujrano ankaũ mankas,
    Ni atendos, – donos Di’.”
    
    Jen Kalamo jam finiĝas,
    Venas tempo de plugad’;
    Sed ĉuvaŝ’ ne estas sobra,
    Postebrias apud pad’.
    Do, ĉuvaŝoj, ebriuloj,
    Tuj ekstraru! Pretas ter’:
    Altaj holmoj estas verdaj,
    Malpliiĝis la river’.
    Hej, gefratoj, tuj ekstaru!
    Kaj ekpensu pri ripar’:
    Ja bezonas ĝin plugilo,
    Ĝin bezonas ankaũ ĉar’.
    Por koloro reaperu
    En vizaĝo, vi en kort’
    Lavu vin; kaj bone manĝu
    Por plugadi estu fort’.
    Jungu vi ĉevalon, por ke
    En plugej’ aperu stri’.
    Di’, semitan grenon benu,
    Donu sanon vi al ni!
    
    Klarigoj de la tradukinto:
    
    1 Tiatempe (eĉ komence de 20-a jarcento) nur domoj de riĉaj ĉuvaŝoj havis tabulajn (lignajn) tegmentojn, aliaj estis el pajlo, same estis pri bariloj (malriĉuloj havis nur plektbarilojn).
    
    2 Monistoj (тенкисем) signifas “moneroj”. Tio estas ĉuvaŝa virina granda surbrusta garnaĵo (antaũe ĝi kovris ne nur bruston, sed ankaũ ventron) el moneroj (pleje arĝentaj). Dum ĉuvaŝaj festoj junulinoj en paroj, trioj kaj kvaroj paŝis takte de sonoro de monistoj sur vestoj. Kaj en ĉiama vivo junulinoj penis paŝi takte de sonoro de monistoj.
    
    3 Granda Kalamo (Аслă Калăм) estas grava ĉuvaŝa printempa festo (antaũ plugado). Ĝi signifis adiaũo kun malnova jaro kaj rememoro pri mortintaj prauloj. Ĝi estis festata 14-20 de marto antaũ de festado de Nova jaro – Mankuno (Мăнкун) – Granda tago (Nova suna jaro), kiun ĉuvaŝoj festis 21-an de marto (kaj ĝis 1-a de aprilo). Kalamo estis ne memstara festo, sed parto de Mankuno (Nova jaro). Kalamo signifas “oferaĵo”, 20-an de marto (je unu tago antaũ Mankuno) ĉuvaŝoj okazigis riton de oferado al spiritoj de foraj prauloj (“ĥivni”). En la poemo verŝajne temas pri longa festado de ĉuvaŝa Nova jaro. Nun ĉuvaŝan novjaran feston Mankunon oni substituis per ortodoksa Pasko.
    
    4 Ujrano (уйран) estas ĉuvaŝa acidlakta trinkaĵo (restaĵo de kazea aũ butera farado).
    
    Tradukis Sergej Tiĥonov
    23-30.03.2008, Ĉeboksaro

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2010-03-28 22:27:54. Estis vidita 2698.Tipo: Tradicioj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

 
Pri la retejo | Statistiko
(c) 2005-2010 Chuvash.Org. Demandoj pri retejfunkciado: p-code(a)mail.ru