Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +2.5 °C
 

Reklamo

Novaĵo: La unua ĉuvaŝa gramatiko

alboru 06.06.2009 08:34 | 1834 Пурĕ пăхнă
En majo 2009 fariĝas 240 jaroj ekde la eldono de la unua ĉuvaŝlingva gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo kun titolo “Verkoj, apartenantoj al la gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo”.
La libro kiu ampleksas 68 paĝojn aperis en 1769 en la eldonejo de la Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj en 608 ekzempleroj. Tio estis la unua presita gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo. Ĝia aŭtoro estis Jeremej Ivanoviĉ Roĵanskij, sciencisto, lingvisto, tradukisto kaj klerigisto.
Tiu gramatiko enhavas antaŭparolon, koncizan eseon pri morfologio de la ĉuvaŝa lingvo, leksikografiaj listoj, kiuj estis metitaj apud ĉiu parolparto kaj prezentitaj en formo de la ĉuvaŝa – rusa vortaro.
Pri la celo kaj la signifo de la libro estis bone dirite en la antaŭparolo Kiam pluraj homoj por diversaj kialoj ŝatas posedi lingvojn ne nur de la proksimaj popoloj, sed ankaŭ de la malproksimaj, kiuj loĝas inter ni ene de nia patrio kaj formas parton de nia socio... La aŭtoro de tiu ĉi libro estas laŭdinda des pli ĉar li donas ekzemplon por aliaj. Ne estas dubo ke ankaŭ la aliaj sekvas lin en tiu ĉi kampo... Kaj se eĉ ni neniun alian profiton povas atendi, kaj ĉu ne estas sufiĉe nur la fakto ke per tio montri kaj enkapigi la ideojn, ke ili estas parto de nia korpo kaj ke ili estas niaj kuncivitanoj kaj ni konsideras ilin neniel aliel...
“La unua gramatiko, efektive, estis la ekzemplo por kreo de gramatikaj eseoj por aliaj lingvoj. En 1775 aperis similaj gramatikoj de la maria kaj udmurta lingvoj”, — notis la literatura kritikisto A.Alekseev en sia artikolo “Notoj pri unuaj gramatikaj verkoj pri la ĉuvaŝa lingvo”, publikigita en 1970 en “Sciencaj notoj” de la Scienc-esplora instituro de la lingvo, literaturo kaj ekonomio ĉe la Konsilio de ministroj de la Ĉuvaŝa АSSR.
“La verko kaj la eldono de la unua ĉuvaŝa gramatiko fariĝis granda evento en la historio de la kulturo kaj edukado de la ĉuvaŝa popolo. Dum sinsekvo da kelkaj jardekoj (ĝis 1836) ĝi estis la sola lernilo por la ĉuvaŝoj kaj rusoj, kiuj studis en la ekleziaj lernejoj kaj seminarioj de la eparĥioj de Niĵnij Novgorod, Kazan kaj Orenburg. Laŭ sia historia signifo ĝi povas esti komparata kun la “Rusia gramatiko” far Mikaelo Lomonosov. Laŭ la profundo kaj la pleneco de lingvaj faktoj, tiuj du gramatikoj, sendube estas en la diversaj niveloj, sed koncerne al la historia rolo, rilate al la trakto de la ĉuvaŝa popolo la “Verkoj, apartenantoj al la gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo”, malfermis al la scienca mondo de Rusio kaj Okcidenta Eŭropo la ĉuvaŝan popolon kaj konigis ties lingvon. Post la apero de la “Verkoj...” germanaj, francaj kaj danaj lingvistoj kaj historiistoj en siaj recenzoj unue ekparolis ke la ĉuvaŝa lingvo apartenas al la tjurkaj sed ne finnaj dialektoj. En 1825 la ĉuvaŝa gramatiko unue estis tradukita en la francan lingvon kaj eldonita en Parizo.” – tiel aprezis la libron membro de la Unio de ĵurnalistoj de Rusio A.Alekseev
Sendube, la unua presita gramatiko fariĝis la fundamento kiu kontribuis al la plua evoluo de la scienco pri la ĉuvaŝa lingvo.
 

Aldoni novan komenton

Via nomo:
Via komento:
B T U T Titolo1 Titolo2 Titolo3 # X2 X2 Bildo http://
WWW:
ĂăĔĕÇçŸÿ
Всего введено: 0 симв. Лимит: 1200 симв.
Сирĕн чăвашла çырма май паракан сарăм (раскладка) çук пулсан ăна КУНТАН илме пултаратăр.
 

Permesitaj HTML tegoj:

... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...
    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj