Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +9.3 °C
 

Reklamo

Novaĵo: XVI Internacia opera festivalo nome de M. D. Miĥajlov

esjmont 04.12.2006 11:07 | 2024 Пурĕ пăхнă
De 6a ĝis 10a de decembro en Ĉuvaŝa ŝtata teatro de opero kaj baleto okazos XVI Internacia opera festivalo nome de M. D. Miĥajlov.

La festivalo fariĝis la plej brila evento de muzika vivo de Ĉuvaŝio. En nuntempa socio oni komprenas prestiĝecon de la Miĥajlovaj festivaloj por la respubliko. Ĉiujare la scenejo transformiĝas al originala teatra podio, sur kiun supreniras la plej veraj "steluloj" de opera arto. Afiŝo de muzikaj festoj inkluzivas la plej bonajn operojn de la teatro - okcident-eŭropan kaj rusan klasikon. Subtenante klasikajn tradiciojn, Miĥajlova opera festivalo samtempe demonstras laborojn de nuntempaj reĝisoroj kaj komponistoj. Festivalaj tagoj donacas bonegan eblecon konatiĝi kun arto de talentaj reprezentantoj de landaj kaj fremdlandaj muzikaj prezentaj lernejoj. En diversaj jaroj gastoj de la festivalo estis solistoj de Rusiaj teatroj: la Granda kaj Mariinska, "Nova opero" kaj "Gelikon-opero", kantistoj kaj dirigentoj el Italio, Usono, Francio, Turkio, Aŭstrio, Germanio, Hispanio, Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.

Ĉi-foje estos gastoj el Reĝa Londona teatro "Kovent-Garden" (Britio), Irlando, Kazaĥio, la Granda teatro de Rusio, Mariinska teatro, Moskva akademia muzika teatro nome de K. S. Stanislavskij kaj V. I. Nemiroviĉ-Danĉenko.

Dum tiuj jaroj la festivalo akiris proprajn tradiciojn. Sekvante unun el ili, opera trupo de nia teatro speciale por la festivalo preparas premieron. La dua tradicio estas demonstro de la plej bonaj surscenigojn de operaj teatroj de Rusio sur nia scenejo.

La festivalo kreas etoson de muzika festo. Vasta kaj diversspeca programo de la festivalo ĉiufoje alportas al ni malkovrojn, ĝojo de renkontoj donas al ni senton de fiereco pri nia muzika kulturo.

Nomo de elstara opera kantisto Maksim Dormidontoviĉ Miĥajlov per altvalora fadeno estas enskribita en historion de la monda opera arto, en historion de glora la Granda teatro. Tipoj, kreitaj de fama Miĥajlov, estas vivantaj ne nur sur muzikaj diskoj kaj kinofilmoj. Ili vivas en nia memoro, en niaj koroj. Mirinda, rarega laŭ beleco kaj skalo voĉo de Maksim Miĥajlov, lia aktora talento kaj malavareco de la animo — jen estas tiu unika kunfandaĵo, naskita de multnacieca Rusio!
 

Aldoni novan komenton

Via nomo:
Via komento:
B T U T Titolo1 Titolo2 Titolo3 # X2 X2 Bildo http://
WWW:
ĂăĔĕÇçŸÿ
Всего введено: 0 симв. Лимит: 1200 симв.
Сирĕн чăвашла çырма май паракан сарăм (раскладка) çук пулсан ăна КУНТАН илме пултаратăр.
 

Permesitaj HTML tegoj:

... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...
    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj