


Ĉuvaŝoj
Distriktoj
Urboj
Homoj
Loĝantaro
Simbolaro

Mitoj kaj Legendoj
Muziko
Vesto
Brodaĵoj
Kuirarto
Ne-kristanaj Nomoj






La 4an de novembro 2011 okazis jarkunveno de Junularo Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. La Prezidanto raportis pri vivo de la asocio, Marina I. kaj Massimo R. raportis pri la kursoj kaj Ĵenja B. pri la asocia retpaĝaro.
Ĉi-jare la Lingva Festivalo (kaj karavanoj) okazis de la 14 ĝis la 23an de oktobro. Dum la aranĝoj Esperanto estis aktive varbita kaj rezulte post de la aranĝo startis 3 kursoj, 2 porkomencantaj kaj porprogresantaj. En la pasinta jaro asocio organizis 2 kursojn gviditajn de Marina I. kaj Massimo R.: la unua - de oktobro ĝis decembro - kaj la dua - de februaro ĝis aprilo. 7 homoj pasis finan ekzamenon kaj 3 multe aktivis dum LF. Asocia retadreso estas www.esperanto21.org sed paĝaro ĝisdatigindas. (redaktoroj de esperantlingva versio Massimo R., ĉuvaŝ- Aleksandr B., rus- Vladimir N.. Laŭ decido de asembleo aliĝkotizo estas fiksita je 100 RUB. Gazeto de Junularo Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko estos eldonita (ĉefe elektronike) ĉiu-dumonate (esperanta redaktoro Massimo R.) Esperano asocio denove ekhavos klubejon en oficejo de "Jazuk dlja uspeha" (adreso: M.Gorkogo 5/2) kie ni planas renkontiĝi almenaŭ 1 foje monate. Samloke estas stokitaj libroj de la asocio. Formale komitataro ne ŝanĝis sed asembleo invitis aliĝi Liza Vasil'eva kaj Aleksandra Prohorova. Venontaj okazaĵoj organizotaj de asocio estos: * 12an de novembro - Renkontiĝo de instruistoj kaj organizantoj de LF * 26an de novembro - jubileo de asocio |
Aldoni novan komenton |
|