Mond-konata ĉuvaŝa poeto kaj tradukisto
Gennadij Ajgi forpasis 21-an de februaro 2006 en Moskvo, je aĝo 72 jaroj, post komplikaĵo de nekuracebla malsano.
Li naskiĝis en vilaĝo Ŝajmurzino (Ĉuvaŝa respubliko, Sovetia Unio) kaj komencis eldoni ĉuvaŝlingvajn poemojn en 1958.
Gennadij Ajgi ricevis Premion de Andrej Belij (1987), Premion de Pasternak (2000, la unua premio), Premion de Franca Akademio (1972), Premion nome de Petrarka (1993) k. a.
Chuvash.org estas dolorplena pro forpaso de tiu granda Ĉuvaŝa poeto…