


Ĉuvaŝoj
Distriktoj
Urboj
Homoj
Loĝantaro
Simbolaro

Mitoj kaj Legendoj
Muziko
Vesto
Brodaĵoj
Kuirarto
Ne-kristanaj Nomoj






![]() - havigi kurson de Esperanto al tiuj kiuj interesiĝas - kunigi iniciativajn homojn emaj antaŭenigi la ĉuvaŝan lingvon, kulturon kaj identecon. - proponi altkvalitan klerigadon pri ĉuvaŝaj temoj - ebligi kolektivan ripozon ĉe la bela rivero La tendaro ne estis multnombra, ĉirkaŭ 40 personoj plene aŭ parte partoprenis ĝin, sed la etoso estis tre amikema tute simila al la esperantistaj tendaroj. La riĉa programo enhavis plurajn erojn: prelegoj pri sociolingvistiko, kulturo, historio, ĉuvaŝa kostumo, politiko, rolludoj pri la rolo de socia organizo, kulturo, 3-nivelaj kursoj de la ĉuvaŝa, metiejo pri nacia brodaĵo, sportaj aktivaĵoj, porinfana programo, kantoj ĉe lignofajro k.a. Enkadre de la tendaro okazis fonda konferenco de la ĉuvaŝa socia organizo Haval, kiu kreos sian agadon surbaze de projektoj promociontaj la ĉuvaŝajn lingvon kaj identecon. |
Aldoni novan komenton |
|