Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +6.3 °C
 

Reklamo

Narspi 3 Vespero antaũ Ŝĉimeko

    Narspi (enhavo)
    
    Vespero antaũ Ŝĉimeko
    
    Sonorante akvo fluas
    En la alta defluil’.
    Kiam lumas l’sun’, ĉe akvo
    Estas arĝenteca bril’.
    En tuĥja 15 arĝent-monera
    Prenas akvon belulin’.
    La ĉevalon trinkigante
    Flav-junul’ 16 parolas ŝin.
    Ene de la blank-saliko
    Gajan kanton kantas bird’.
    Sed junul’ malgajajn vortojn
    Diras al Narspi kun fid’:
    “Kara mia, ĉu feliĉon
    Tute plu ne havos mi?
    Ĉu al fremda tero vere
    Kun diabl’ veturos vi?
    Via patro estas riĉa,
    Aĥ, ne estos jam feliĉ’!
    De malriĉa hom’ turniĝas
    Via patro pro la riĉ’”.
    
    “Ho, Setner’, ne diru tiel.
    Ĉu riĉeco estas pun’?
    Kien povas mi forkuri
    De gepatroj riĉaj nun?
    La gepatroj estas stultaj…
    Ne pri tio diru vi.
    Diru vi pli bone, kion
    Fari en situaci’?
    Kiam estos sunsubiro,
    Edziĝfest’ okazos ja,
    Edziĝfesto estos mia
    Kun riĉul’ el Ĥuĵalga.
    Oni diras, tre kruela
    Estas nia malamik’.
    Kien iri, kion fari?
    Bezonatas la eksplik’…
    Vivis mi por vi, Setnero,
    Mi tre forte amis vin.
    Tamen donis tiun tagon
    Al mi, juna, la destin’”.
    
    “Ĉe mi estas nura kapo,
    L’koro, preta por batal’,
    La patrino, jam maljuna,
    Kiel urhamaĥ’, ĉeval’.
    Kara pli ol ili ĉiuj
    Estas vi, la amatin’.
    Sed aperis malamiko,
    Forprenanta karan vin.
    Por mortigi malamikon
    Fortajn brakojn havas mi.
    Sed, se mi lin kadavrigos,
    Estos mond’ kruela pli.
    Se vi havus la deziron,
    Sur ĉevalon mian vin
    Mi sidigus, kaj tre foren
    Ni forrajdus, amatin’”.
    – Oj, Setner’, revenu hejmen,
    Iras al la font’ virin’…
    Se mi povus, mi parolus
    Kun amato nur, sen fin’…
    
    “Ne forgesu mizerulon
    Kaj adiaũ, Narspi!”
    La ĉevalo saltis, kuris
    Flanken de domet’ de li.
    Kaj Narspi rigardis triste
    Al Setnero, la amat’,
    Dume li ne malaperis,
    Kun malĝojo kaj kompat’.
    “Aĥ, adiaũ, estu sana,
    Kiel mi forgesos vin?
    Ĉu sen am’ en fremda tero
    Vivi estas la destin’?”.
    – Kial vi, Narspi, malgajas?
    Ĉu maljunas la fianĉ’?
    Ĉu malmultas la donacoj? -
    Ĉiu vorto – kiel tranĉ’…
    Sed Narspi nur prenis akvon,
    Kaj foriris hejmen ŝi.
    Hejme tuj ŝi ekplorĝemis
    En malgaj’ kaj frustaci’.
    
    En la dom’ nenial grumblas,
    Sakras eĉ maljunulin’.
    Miheder’ riparas ĉaron,
    Jam proksime estas fin’.
    Kvankam estas li maljuna,
    Li laboras per hakil’;
    Por filino sia penas,
    Estos por la nupt’ util’.
    “Ĝisatendis mi la tagon,
    Zorgis ŝin de infanaĝ’.
    La laboro estas lasta,
    L’ĉaro pretas por vojaĝ’.
    Nun ŝi iĝis junulino –
    Bezonatas riĉa edz’.
    Jen la edzon ni eltrovis,
    Pretas l’ĉar’ de alta prez’.
    Kaj alvenis fest’ – Ŝĉimeko,
    Estas temp’ por geedziĝ’.
    Ni komencu, kiam venos
    Samaĝuloj kun prestiĝ’”.
    
    En la dom’ de Mihedero
    Staras jam bier-barel’.
    Kaj vilaĝaj geparencoj
    Scias, ke plenegas kel’.
    En du grandaj varmaj fornoj
    Estas de manĝaĵ’ vapor’.
    Kaj vilaĝaj geparencoj
    Estas nun en bonhumor’.
    Rebonigas muzikisto
    La vezikon 17 por vesper’.
    Kaj vilaĝaj junaj viroj
    Kvazaũ dancas sur la ter’.
    Atendante grandan nupton,
    Ĉiuj kuras en la dom’.
    Sed neniu eĉ rimarkas
    Triston de malĝoja hom’.
    Kaj Narspi oleas blinojn
    En somera kuirej’,
    Rememoras la svatadon,
    Tristas sole en la ej’:
    
    “De post foraj sep fremdlandoj
    Venis svati min fremdul’.
    Svatis flavan junulinon
    Al fremdlanda li riĉul’.
    Petis patron kaj patrinon
    Mi ne hasti kun la far’,
    Unu solan filineton
    Gardi dum almenaũ jar’.
    Sed gepatroj ebrietaj
    Tute ne aũskultis min,
    Pro la mono ne ekkonis
    La animon de l’filin’”.
    La anim’ de maljunulo
    Tre malmildas, kun ego’.
    La anim’ de junulino
    Estas mola, milda tro.
    Se l’animo estus birda,
    Estus plor’ kaj rid’ en ĝi.
    Se ŝi havus bird-flugilojn,
    Tuj forflugus foren ŝi.
    
    L’sun subiris post arbaron,
    Estis ruĝa, granda ĝi.
    Demontiĝis la brutaro
    Brua al vilaĝ’ Silbi.
    La bovinojn junulinoj
    Pelas per vigliga kri’;
    Kaj post ili ruzaj bravaj
    Knaboj kuras kun pasi’.
    Unu homo ien kuras;
    Muĝas vee bunt-bovin’;
    Stulta porko laũte ŝrikas
    Por la tuta strat’ sen fin’.
    Laũ la strato post brutaro
    Polvo pendas en aer’.
    En la polv’ maljunulino
    Iras ien kun bier’.
    Ŝi apenaũ paŝas, tamen
    Iras drinki sen persvad’.
    Ho, penige estas porti!
    Ho, facilas ja drinkad’!
    
    Tiel samaĝulojn vokas
    La maljuna Miheder’:
    Estas ja edzino lia
    Tiu ino kun bier’.
    Ŝi alvenas samaĝulojn
    Kun bier’, en festa vest’,
    Drinkigante per biero
    Vokas ĉiujn al la fest’:
    – Niaj karaj geparencoj!
    Ĉu vi ja honoras nin?
    Ni filinon edzinigas.
    Ĉu vi venos kun edzin’?
    – Dankon, kara! Jes, ni venos.
    Eĉ ne dubu, venos ni!
    Venos nepre, se ni certe
    Estos sanaj, dank’ al di’! –
    Ŝi vilaĝon ĉirkaũiris,
    Venis nokto al la val’.
    Ŝi klopodas jam en hejmo,
    Pretas pano jam kaj sal’.
    
    Daŭrigota…
    
    Klarigoj de la tradukinto:
    
    15 Tuĥja (тухья) estas ĉuvaŝa fraũlina kapvesto, kovrita per arĝentaj moneroj kaj perloj. Ĝi, diference de edzina kapvesto (ĥuŝpu), havas pinton (el perloj). Ĉuvaŝaj knabinoj komencadis surhavi tuĥja-on en 10-12 jarojn, sed knabinaj kapvestoj estis ornamitaj plejparte per perloj. Ĉuvaŝoj diras: “Tuĥja estas fiereco, beleco kaj mistero de ĉuvaŝa fraũlino”.
    
    16 Flava junulo (сарă каччă) – tiel ĉuvaŝoj nomis belajn junulojn, do tio signifas “belulo” (simile al “flava junulino”, kiel ĉuvaŝoj nomis belulinojn).
    
    17 Veziko (ŝobor – шăпăр) estas ĉuvaŝa popola muzikilo (blovtubeto surbaze de bova veziko). Kutime oni ludis vezikon dum edziĝfestoj.
    
    Tradukis Sergej Tiĥonov
    15-25.04.2008, Ĉeboksaro

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2010-03-28 22:31:36. Estis vidita 3389.Tipo: Tradicioj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj