Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +4.3 °C
 

Reklamo

Narspi 2 Belulino

    Narspi (enhavo)
    
    Belulino (Flava Junulino 14)
    
    Leontod’ en stepo kreskas,
    Flava, kiel sun-radi’.
    En vilaĝ’ Silbi plej belas
    Junulin’ kun nom’ Narspi.
    La vizaĝ’ de ŝi belegas,
    Kvazaũ ĉarma kampa flor’,
    La okuloj nigraj estas,
    Sorĉe brilas la kolor’.
    Malantaũe bukliĝas
    Harplektaĵo, krispas ĝi.
    Belsonoras la monistoj,
    Preteriras kiam ŝi.
    Al junul’ se ŝi rigardos –
    Tuj tremetos lia kor’.
    Se ridetos ŝi – pleniĝos
    La animo per langvor’.
    Kiun povas ne kortuŝi
    Kampa floro en herbej’?
    Kiu povas ne ekami
    Junulinon belan plej?
    
    Temp’ por ludoj kaj rond-dancoj
    Venas post la sunsubir’;
    Ŝi pendigas ŝelgemeon 5
    Sur la bruston kun insprir’;
    Sur la ŝultron la teveton 6
    Ŝi surĵetas kun fascin’;
    Belan ruĝan silkan tukon
    Vestas, kiel fraũlin’.
    Bele sonas ŝia voĉo –
    Kvazaũ voĉo de birdet’;
    “Sana” – oni pensas, kiam
    Ridas ŝi en malkviet’.
    Kaj ĝojigas ŝia voĉo
    Ĉiujn ĝis matena stel’.
    Ludoj ĉesis… Nur la stelo
    Nun ridetas el ĉiel’.
    Kaj Narspi beate dormas
    En ŝatata patra dom’.
    Rigardante bonajn sonĝojn,
    Ĝojas ŝi eĉ dum la dorm’.
    
    Ŝi leviĝas frumatene,
    Komenciĝas la labor’:
    Aũ ŝi kantas kaj ornamojn
    Brodas longe kun fervor’;
    Aũ ŝi kudras, kaj similas
    Orl’ al perl’ de granda kost’, –
    Jen eniras, jen eliras
    Ŝtala hund’ kun lina vost’ 7;
    Aũ ŝi teksas tolon, – lerte
    Ŝi laboras per navet’;
    Aũ ŝi prenas huldarĉaon 8
    Kaj bobenas al la fret’;
    Aũ, se lavas la facion
    Sur la benko hejma kat’,
    Ŝi kuiras tuj por gastoj,
    Staras prete pot’ kaj pat’.
    Do, bonege pasis vivo
    De Narspi ĝis plenaĝec’,
    Ĝis momento, kiam venis
    La svatantoj kun la dec’.
    
    Mihedero, ŝia patro,
    La plej riĉa en Silbi
    Estas; amas li filinon
    Kaj fieras pri Narspi:
    “Ĉu filinon, kiel mia,
    Havas iu famili’?
    Ĉu l’filin’ ne havas ŝuojn,
    Sen monistoj paŝas ŝi?
    Kredu, tiaj junulinoj
    Plu ne estos en Silbi!
    Kaj neniu povos zorgi
    Pri filino, kiel mi!
    Kion Miheder’ ne havas?
    Kio mankas en la dom’?
    Tiom da arĝent’ kaj toloj
    Ĉu alia havas hom’?
    Greno multas en grenujoj,
    Estas plena ĉiu ĉel’!
    Lakt’, buter’, biero, medo
    Ĉu ne multas en la kel’?
    
    Estas veraj liaj vortoj,
    Ne necesas eĉ kalkul’.
    Lin neniu jam atingos,
    Estas sola li riĉul’.
    L’dom’ similas al urbeto,
    Ne trairos hom’ ĝis fin’.
    Ĝis la pinto de la ŝedo
    Ne ĝisflugos eĉ kokin’.
    L’korto plenas de objektoj,
    Kiuj kuŝas en amas’.
    La grenujoj estas plenaj,
    Estas granda grena mas’.
    Estas kiel urhamaĥoj 9
    La ĉevaloj en la stal’.
    En l’brutaro kiel tino
    Estas ĉiu animal’.
    Domon ĉi en Turigaso 10
    Vidos vi el malproksim’.
    Do, maljunan Mihederon
    Vi aũskultu kun estim’.
    
    Bona homo Mihedero,
    Kun amemo al filin’,
    Tuj post Granda Ŝĉovarnio 11
    Al riĉulo svatis ŝin.
    Kaj atendas edziĝfeston
    Ĉiuj kun malpacienc’:
    - Du riĉuloj parenciĝas!
    Kiam estos la komenc’?
    Kiam do Ŝĉinŝĉeo 12 estos?
    Ni atendas kun esper’.
    Ĉu Ŝĉimek’ 13 okazos baldaũ?
    Ne sufiĉas jam toler’…
    Kaj en dom’ de Mihedero,
    Pro grandec’ de l’edziĝfest’,
    Oni kudras doton, pene
    Nun laboras por majest’.
    Sed Narspi, flav-junulino 14,
    Pro proksima “malliber’”,
    Nur malgajas, kaŝe ploras,
    Flustras nomon de Setner’.
    
    En la fin’ de la vilaĝo
    Staras malgrandega dom’.
    Tie loĝas kun patrino
    Knab’ Setnero, simpla hom’.
    Ĉe Setner’, junulo bona,
    Estas urhamaĥ-ĉeval’,
    La patrino, jam maljuna,
    L’koro, preta por batal’.
    Por labori tage-nokte
    Fortajn brakojn havas li.
    Por forigi malamikon
    Estas brust’ kun energi’.
    Krome li nenion havas.
(Sed memoru: Miheder’
    Ne fordonos la filinon
    Al junulo en mizer’!)
    Sed Narspi Setneron amas,
    Pro proksima geedziĝ’
    Ŝi malgajas, ĉar la amo
    Ja pli gravas ol prestiĝ’.
    
    Kreskas apud defluilo
    Blank-saliko ĉe river’.
    Ĉiutage frumatene
    Tre atendas ŝin Setner’.
    Dum atendo tie trinkas
    Lia urhamaĥ-ĉeval’.
    Kaj Narspi malsupreniras
    Por font-akvo al la val’.
    Kiam iras kun siteloj
    Flava junulin’ Narspi,
    Lia koro eĉ elsaltas
    Pro la ama afekci’.
    Ŝiaj delikataj lipoj
    Ridas el la malproksim’.
    Kaj Setnero eĉ radias,
    Staras kun feliĉ-esprim’.
    La okuloj brilas, kiam
    Li rigardas al Narspi.
    Kaj parolas liaj lipoj
    Varmajn vortojn nur al ŝi.
    
    Klarigoj de la tradukinto:
    
    5 Ŝelgemeo (шÿлкеме) estas ĉuvaŝa virina surbrusta garnaĵo, kontinue kovrita per arĝentaj moneroj, ĉe randoj ĉirkaũkudrita per strietoj de ruĝa ŝtofo, kordonoj kaj rubandoj.
    
    6 Teveto (тевет) estas ĉuvaŝa virina surŝultra garnaĵo, kiun oni portis trans maldekstra ŝultro. Ĝi estis vaste disvastita en Volgio en 18-a jarcento ĉe tataroj kaj ĉuvaŝoj. Verŝajne, origino de la garnaĵo estis sufiĉe antikva. Ĉe “malsupraj ĉuvaŝoj” (anatri) ĝi prezentis strion de tolo kun surkudritaj moneroj, ĉe “mezmalsupraj ĉuvaŝoj” (anat enĉi) – strion de tolo, ĉirkaũkudrita per ruĝa ŝtofo, kun surkudritaj bidoj, konkoj kauri, nuhratkoj (oblongaj metalaj platoj). Virinoj portis teveton precipe en edziĝfestoj, kaj junulinoj – dum diversaj ĉuvaŝaj festoj. Kutime teveton kompletigis ŝĉuha (çуха) – surbrusta garnaĵo, diskudrita per moneroj (pleje arĝentaj).
    
    7 “Ŝtala hundo kun lina vosto” estas tipa en ĉuvaŝa poezio bildo de nadlo kun fadeno.
    
    8 Huldarĉao (хултăрчă) estas bobenilo (stablo) por bobenado de fadenoj al fretoj por naveto dum teksado de tolo.
    
    9 Urhamaĥo (урхамах) – tiel ĉuvaŝoj nomas la plej rapidajn ĉevalojn. Verŝajne, la nomo venas el antikva ĉuvaŝa mitologio.
    
    10 Turigaso (Турикас) estas supra strato aũ alta (supra) parto de vilaĝo. Kutime en tiu bona okulfrapa loko staris la plej bonaj kaj riĉaj domoj de vilaĝo.
    
    11 Granda Ŝĉovarnio (Аслă çăварни) estas ĉuvaŝa festo, simila al rusa butersemajno (karnavalo). Ĝi estis ligita kun unua pelo de brutaroj al paŝtejoj kaj estis festata en lasta triono de februaro (nun ĉuvaŝoj festas ĝin dum rusa butersemajno). La festo konsistis el du partoj: “pliaĝa, ĉefa” (okazis sakramenta parto) kaj “plijuna” (oni sledumis).
    
    12 Ŝĉinŝĉeo (Çинçе) estas “tempo de ripozo”, kiam estis malpermesite labori sur tero (post fino de kampaj laboroj kaj ĝis 19-a de junio – dum 8-12 tagoj). Tiam estis malpermesite ne nur labori, sed ankaũ ludi, laũte danci, ridi, fajfi, lavi veston, bruligi fajron en forno ĝis sunsubiro ktp. Oni devis vesti sin nur per helaj festaj vestoj, tamen tio ne estis festo (tio estis rita periodo post fino de kampaj laboroj, kiam tero estas “graveda”).
    
    13 Ŝĉimeko (Çимĕк) estas antikva ĉuvaŝa festo, festita 22-28 de junio (ĉuvaŝoj komencis ĝin festi post tri tagoj post fino de Ŝĉinŝĉeo, vendred-vespere, ĉar ĉe ĉuvaŝoj nova tago komenciĝis vespere). Vespere ĉuvaŝoj kuiris ovojn, sekvatage ili lavis sin en ŝvitbanejoj, vestis sin per helaj festaj vestoj kaj post tagmanĝo okazigis riton de oferado al spiritoj de prauloj (“ĥivni”). Poste ili kune ludis, ĥore kantis kaj dancis. Nun ĉuvaŝoj festas Ŝĉimekon dum sepa semajno post ortodoksa Pasko, en lasta ĵaũdo antaũ ortodoksa Pentekosto (tago de Trio).
    
    14 Flava junulino (сарă хĕр) – tiel ĉuvaŝoj nomis belajn junulinojn (simile al rusa “ruĝa junulino”), do tio signifas “belulino”.
    
    Tradukis Sergej Tiĥonov
    1-14.04.2008, Ĉeboksaro

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2010-03-28 22:28:15. Estis vidita 3555.Tipo: Tradicioj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj