Ŝtata flago de Ĉuvaŝa Respubliko prezentas rektangulan kanvason kun proporcio de flankoj 5:8. La ĉefa emblemo de Ŝtata flago — "Arbo de vivo" — estas signo de longa historia vojo, kiun trairis ĉuvaŝa popolo. Purpura (nigre-ruĝa) koloro simbolas eleternan strebadon de la popolo al libero, kiu permesis al ĝi konservi siajn tradiciojn kaj originalecon. Hel-flava koloro estas koloro de la suno, donacanta vivon al ĉio sur la tero. 8-angula stelo estas unu el la plej disvastigitaj elementoj de ĉuvaŝa ornamo, esprimanta belecon kaj perfektecon.
Fonto: Cap.ru (
tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov)
Ligilo de la artikolo ::
Porprintila versio
esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2006-12-08 17:48:05. Estis vidita 5601.Tipo: Ĉuvaŝio.