Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +26.3 °C
 

Reklamo

Ĉuvaŝa lingvo: En Sankt-Peterburgo bone funkcias la klubo de la ĉuvaŝa

alboru 09.04.2015 21:58 | 3229 Пурĕ пăхнă
Ĉuvaŝa lingvo

Kiel informas la retejo de la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso en Sankt-Peterburgo funkcias tre bone la klubo de la ĉuvaŝa lingvo ĉe la Ĉuvaŝa Nacia kultura aŭtonomio.

Membroj de la klubo ĉiun merkredon kunvenas en la Nacia literatura biblioteko. Inter ili estas loĝantaj en Sankt-Peterburgo samnacianoj kaj ties gefiloj, kiuj naskiĝis en la norda ĉefurbo de Rusio.

Antaŭ nelonge en la urbo okazis Lingva Festivalo kaj en la halo kun pli ol 450 personoj sonis la ĉuvaŝa lingvo. En la Festivalo la ĉuvaŝan lingvon prezentis Ekaterina Danilova.

Dum la prezento oni rimarkis la originalecon de la ĉuvaŝa lingvo, malsama al ĉiuj aliaj tjurkaj lingvoj, oni aŭskultis kiel sonis ĉuvaŝa kanto, oni komparis la ĉuvaŝan kun aliaj tjurkaj lingvoj, ne mankis ankaŭ la demandoj pri la hodiaŭa stato de la ĉuvaŝa brodaĵo.

— Por respondi al la demandoj ne sufiĉis unu horo liverita por la prezento, — diras kontenta Ekaterina.

Хыпар çăлкуçĕ: http://chnk.ru/a/news/339.html
 

Aldoni novan komenton

Via nomo:
Via komento:
B T U T Titolo1 Titolo2 Titolo3 # X2 X2 Bildo http://
WWW:
ĂăĔĕÇçŸÿ
Всего введено: 0 симв. Лимит: 1200 симв.
Сирĕн чăвашла çырма май паракан сарăм (раскладка) çук пулсан ăна КУНТАН илме пултаратăр.
 

Permesitaj HTML tegoj:

... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...
    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj