Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +13.3 °C
 

Reklamo

Ĉuvaŝa lingvo

    Lingva familio: unu el tjurkaj lingvoj, sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bulgara kaj la hazara.
    
    Kie oni parolas ĝin: ĝi estas disvastita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de la oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa), kaj en aliaj regionoj de Rusio.
    
    Kiom da parolantoj estas: nombro de parolantaro estas ĉ. 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.
    
    Priskribo kaj interesaĵoj: oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialekoj: malsupra (anatri "u-prononca") en suda parto de la respubliko kaj supra (virjal "o-prononca") en norda parto.
    
    La ĉuvaŝa lingvo situas surlime de tjurkparolanta mondo. Kaj havas multaj diferencoj kompare de "tuttjurka normo". Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutima prononcado de "r" kaj "l" anstataŭ "z" kaj "ŝ" de parencaj tjurkaj lingvoj. Fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.
    
    Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistis de 18-a jarcento. En 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita kelkfoje. La lasta varianto estis akceptita en 1933a jaro.
    
    Alfabeto: Moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj:
    
    Аа Ăă Бб Вв Гг Дд Ее Ёё Ĕĕ Жж Зз Ии Йй Кк Лл Мм Нн Оо Пп Рр Сс Çç Тт Уу Ӳӳ Фф Хх Цц Чч Шш Щщ Ъъ Ыы Ьь Ээ Юю Яя
    
    Fonto: Peoples.org.ru (tradukis el la rusa Danil Kapitonov)

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2006-12-14 17:44:19. Estis vidita 11899.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj