Esperantistoj ankaŭ ĉi-jare ricevos specialan stipendion de Prezidento de Ĉuvaŝa Respubliko por reprezentantoj de junularo kaj gestudentoj pro aparta krea impeto.
Krom anoj de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, kiuj iĝis la Prezidentaj stipendiatoj pro ilia porsocia peresperanta agado (Marina Ivanova el Novoĉeboksarsk kaj Anton Konstantinov el Ĉeboksaro, kiuj multe faris por la Lingva Festivalo en 2009-a jaro), la stipendion ricevos ankaŭ aliaj geesperantistoj de Ĉuvaŝio pro ilia profesia agado - ekzemple, Irina Tiĥonova el Novoĉeboksarsk kaj Aleksandr Diverinskij el Ĉeboksaro.
La plenan liston de 1000 Prezidentaj stipendiatoj por 2010-a jaro vi povas ekvidi ĉe gov.cap.ru (en la rusa).