Чăвашла По-русски Esperanto English
 
 
 
 Sistemo
 
 Menuo
 
 Gallery
 
 Reklamafiŝoj
 
 Reklamo
 
 Хыпар: En Ĉeboksaro pasis la 14a Internacia Lingva Festivalo

OKT
29

En Ĉeboksaro pasis la 14a Internacia Lingva Festivalo
 alboru (29.10.2009 08:42) :: 121 Пурĕ пăхнă

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

 

Historio kaj celoj

 

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1995. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo (ekde 1996-a jaro), kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

 

Bunta aranĝo

 

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

 

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

 

Universitata konferenco pri “naciaj kaj internaciaj lingvoj” estis organizita kune kun la Ĉuvaŝa Ŝtata Instituto de Kulturo. En ĝi prezentiĝis sep prelegoj ĉefe en rilato al la lingvoj ĉuvaŝa, belorusa kaj esperanto. La TTT-ejo pri la ĉuvaŝa lingvo chuvash.org publikigos la prezentitajn artikolojn.

 

Ne temos pri la solaj eldonoj de la festivalo: oni planas ankaŭ la eldonon kaj distribuon inter laŭeble ĉiuj lernejoj de Ĉuvaŝio de la fabelo “La ponto de Asamat” tradukita al 23 lingvoj pere de Esperanto kaj desegnita de lernejanoj en unu el la festivalaj konkursoj (nuna reta senbilda eldono: “La ponto de Asamat”). La Festivalo produktis ankaŭ retan lingvo-enciklopedieton kun artikoloj pri pli ol 200 lingvoj, kvankam ĝis nun ĝi ekzistas nur en Esperanto (lingvo-enciklopedieto).

 

Lingvoprezentoj

 

Novaĵo de ĉi tiu jaro estis la prezentoj de alfabetoj okazintaj dum la tagoj antaŭ la kulmina semajnfino, la 17an kaj 18an de oktobro. En du tagoj estis prezentitaj 37 lingvoj kaj 2 komunikkodoj antaŭ milo da partoprenantoj. La Festivalo, krom uzi la fortojn de la esperanto-movado, profitas el la lingva riĉeco de la urbo danke al siaj multlandaj studentoj, ĉefe venintaj el Azio kaj Afriko. Per tio la Festivalo ankaŭ helpas al ilia valorigo de la gepatraj lingvoj, ĉar ne malofte tiuj studentoj subtaksas ilin. Ekzemple ĉi-jare estis prezentitaj ses afrikaj lingvoj. El ĉiuj prezentoj eble plej elstaris la gelaa lingvo, parolata de ĉ. 3000 homoj en Vjetnamio (sed praktike forlasita de duonmiliono da ĉiniaj sametnanoj), pri kiu parolis neesperantista moskva vjetnamologino. Okazis ankaŭ t.n. “lingvoteritorioj”, kie homoj povas praktiki difinitajn lingvojn.

 

La Festivalo ne strebas al la nombro de lingvoj (kiu malproksimas el rekordo), sed al la kvalito de la prezentoj. Tiel, laŭ la konkludoj de la organizantoj post la festivalo, en la venonta jaro oni eĉ pli strebos al la kvalito de la lingvoprezentoj, kvankam eble kaŭzos ilian ioman malplimultiĝon.

 

Lingva diverseco en praktiko

 

Aparte atentinde, ĉi-jare oni aparte zorgis pri la ekvilibrigo de la pezo de la ĉuvaŝa kaj la rusa lingvo, malgraŭ la grandega malprogreso de la loka lingvo en la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, ĉefe inter gejunuloj, kiuj estas la ĉefa publiko de la Festivalo. Tiamaniere la Festivalo volis substreki, ke la lingva diverseco bonas ankaŭ por la propra lando, ne nur por la aliaj. La Festivalaj dokumentoj estis dulingvaj (kun ĉiama apero ankaŭ de esperanto) kaj okazis ĉiam lingvoprezentoj en la ĉuvaŝa lingvo, kio ĝis nun ne estis okazinta. Ĉiuj partoprenantoj ricevis donace belan koloran afiŝon kun ĉuvaŝa aboco.

 

Publika diskonigo

 

La diskonigo de la Festivalo estis zorge preparita. Unue estis ellaborita tute nova, riĉa, trilingva retejo www.lingvafestivalo.org kaj regule aperis informoj en blogo kaj la sociaj retoj VKontakte kaj Facebook. Reklamoj pri la festivalo aperis en la ĉefaj ĉuvaŝiaj TTT-ejoj. Eĉ pagata televidreklamo en la unua programo de la rusia televido estis dissendita 12 fojojn. Gazetaran konferencon partoprenis du lokaj radioj, du televidoj kaj kvar gazetoj. Elstaris ankaŭ la kunlaboro kun diversaj organizoj: Ministerio pri Edukado, Pedagogia Universitato, Instituto de Kulturo, Nacia Biblioteko, Nacia Art-Muzeo; asocioj helpantaj per ejoj, volontuloj, prezentistoj, diskonigo; sponsoraj entreprenoj ktp.

 

Entute la Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio daŭre evoluas kaj kreskas. Tio ne estas ebla nur danke al la laboro de la ĉuvaŝiaj esperantistoj, sed ankaŭ pro la sindona helpo kaj partopreno de multnombraj rusiaj esperantistoj.

 

Fonto de la novaĵo


Aldoni novan komenton

Via nomo:
Via komento:
B T U T Titolo1 Titolo2 Titolo3 # X2 X2 Bildo http://
WWW:
ĂăĔĕÇçŸÿ

Сирĕн чăвашла çырма май паракан сарăм (раскладка) çук пулсан ăна КУНТАН илме пултаратăр.
Permesitaj HTML tegoj:
... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...

    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Permesitaj Wiki tegoj:
__...__ - emfazo de vorto(j) per ligilo.
__aaa_...__ - emfazo de iu vorto(j) per ligilo al alia vorto.
__http://ya.ru_...__ - emfazo de vorto(j) per ligilo al ekstera retejo.
**...** - emfazo per dikeco.
~~...~~ - emfazo per kursivo.
_..._ - emfazo per substreko.


 
 Serĉo
 
 
 En la forumo
Алатар Эпир хун / Мы - гунны (прямые наследники - чуваши) (3729)
Hamăr Jal "Чăваш палли" (169)
Ašşă Неправильный символ в словаре (8)
Ахрим Чăвашла вěренетпěр (154)
Admin Çĕнĕ пуçелĕк / Новая шапка (14)
Karssem Çĕнĕ чăваш кино / Новое чувашское кино (431)
ardavarz Тенгрианство (51)
alboru Изучение Чувашского языка с нуля на этом сайте в 21 часов (344)
Алатар Ваттисен сăмахĕсемпе каларăшсем (317)
Алатар Источники по Волжской Булгарии (207)
Zhendoso Генсене тĕпчени / Генные исследования (1128)
Пер херарам Çемье çавăрасси / Создание семьи (24)
Пер херарам Конкурс! Конкурс! 13 сăмахшăн — 100 тенкĕ (11)
Admin Перевод (8)
Кăмпа Суварик и Булгарик(а) or Сувари и Булгари (20)
 
 En Taglibroj
Пирĕн сайт элеменчĕсене усă кураççĕ
Çĕнĕрен такмаксем вырнаçтартăм
Пуçелĕк версийĕсем
Кулăш: Çӳп-çап тасатасси...
Чăваш такмакĕсем хушăр
Чăнкă карчăк
Пĕлес килет
Паянхи кун
Раççейре пĕр Президент - Раççей Президенчĕ çеç пулмалла тет Рамзан Кадыров
Петĕр Çăлкуç
Чи юлашкинчен
Програмçăсем самолёт тăвас пулсассăн...
Юхма Мишши. Атăл шывĕ юха тăрать
Намăс та мар-ши?
Вĕлернĕ котэ
 
(c)2005 PCode.PP.Ru & Студия дизайна "WEB-3HAK"