Чăвашла По-русски Esperanto English
 
 
 
 Sistemo
 
 Menuo
 
 Gallery
 
 Reklamafiŝoj
 
 Reklamo
 
 Хыпар: Bulgara kulturo en Ĉuvaŝio

SEP
11

Bulgara kulturo en Ĉuvaŝio
 esjmont (11.09.2009 23:53) :: 106 Пурĕ пăхнă

2009-a jaro estis deklarita de Prezidento de Rusia Federacio Dmitrij Medvedev kiel jaro de Bulgario en Rusio. Aranĝoj, dediĉitaj al tiu evento, okazas ankaŭ en ĉefurbo de Ĉuvaŝio - urbo Ĉeboksaro. 9-an de septembro en DK Traktorostroitelej okazis ekspozicio kaj koncerto de bulgaraj art-majstroj de movebla Festivalo de bulgara kulturo laŭ la rivero Volgo.

En la ekspozocio, kiu okazis en promenejo de la palaco de kulturo, majstroj de popolaj metioj el Bulgario konatigis anojn kaj gastojn de Ĉeboksaro kun tiaj tradiciaj metioj, kiel farado de pupoj en popolaj kostumoj (Vanja Jankova), pentrado sur keramiko (Daniela Petrova), farado de originalaj virinaj garnaĵoj (Petranka Stankova), ikonografio (Krasimir Kostov). Ankaŭ tie estis prezentita aŭtora ekspozocio de ikonoj de Adriana Lubenova. La majstroj ne nur demonstris siajn verkojn, sed ankaŭ penis respondi demandojn en miksaĵo el la rusa kaj la bulgara.

En programo de la koncerto "Bulgaroj" estis prezentitaj diversaj ĝenroj: naciaj instrumentaj kaj dancaj kompozicioj, moderna muziko kaj dancarto, popularaj kaj tradiciaj voĉaj verkoj, kiujn plenumis Ŝtata folklora ensemblo "Najden Kirov", viola ensemblo "Strings", ĵaz-folk bando "Bulgara", voĉa kolektivo "Eva kvartet", solistoj de teatro de moderna baleto "Veda Ĝunior".

Pri profundaj historiaj kaj anim-kulturaj rilatoj de Bulgario kaj Ĉuvaŝio atestas pli ol 100 da sciencaj kaj publicistaj artikoloj, esploradoj pri bulgaro-ĉuvaŝaj ligoj, kaj ankaŭ tradukoj de verkoj de bulgaraj verkistoj en la ĉuvaŝan kaj male. Bulgarajn popolajn legendojn, fabelojn, kantojn, versojn kaj verkojn tradukis tiaj konataj ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel P. Ĥuzangaj, G. Jumart, A. Artemjev, N. Grigorjev, N. Evstafjev, N. Sandrov, A. Aleksandrov, R. Sarbi k.a. En Bulgario estis tradukitaj kaj publikitaj tiaj verkoj de ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel poemo "Narspi" de klasikulo de ĉuvaŝa literaturo Konstantin Ivanov (en 1961), elektitaj versoj de P. Ĥuzangaj (en 1962), historiaj eseoj "Antikvaj bulgaro-ĉuvaŝoj" de M. Juĥma k.a. (laŭ historiaj esploroj bulgaroj kaj ĉuvaŝoj havis komunajn praulojn - pra-bulgarojn).

Fonto de la novaĵo: Ministrejo de kulturo de Ĉuvaŝio, Respublika direkcio de kulturaj programoj, privataj impresoj


Aldoni novan komenton

Via nomo:
Via komento:
B T U T Titolo1 Titolo2 Titolo3 # X2 X2 Bildo http://
WWW:
ĂăĔĕÇçŸÿ

Сирĕн чăвашла çырма май паракан сарăм (раскладка) çук пулсан ăна КУНТАН илме пултаратăр.
Permesitaj HTML tegoj:
... ... ... ... ...

...

...

...

...
... ...

    1. (Ĉiuj tegoj devas esti skribitaj laŭregule. Se tego bezonas fermon - ĝi devas esti fermita)

Permesitaj Wiki tegoj:
__...__ - emfazo de vorto(j) per ligilo.
__aaa_...__ - emfazo de iu vorto(j) per ligilo al alia vorto.
__http://ya.ru_...__ - emfazo de vorto(j) per ligilo al ekstera retejo.
**...** - emfazo per dikeco.
~~...~~ - emfazo per kursivo.
_..._ - emfazo per substreko.


 
 Serĉo
 
 
 En la forumo
Hĕvelpi Эпир хун / Мы - гунны (прямые наследники - чуваши) (3730)
Hamăr Jal "Чăваш палли" (169)
Ašşă Неправильный символ в словаре (8)
Ахрим Чăвашла вěренетпěр (154)
Admin Çĕнĕ пуçелĕк / Новая шапка (14)
Karssem Çĕнĕ чăваш кино / Новое чувашское кино (431)
ardavarz Тенгрианство (51)
alboru Изучение Чувашского языка с нуля на этом сайте в 21 часов (344)
Алатар Ваттисен сăмахĕсемпе каларăшсем (317)
Алатар Источники по Волжской Булгарии (207)
Zhendoso Генсене тĕпчени / Генные исследования (1128)
Пер херарам Çемье çавăрасси / Создание семьи (24)
Пер херарам Конкурс! Конкурс! 13 сăмахшăн — 100 тенкĕ (11)
Admin Перевод (8)
Кăмпа Суварик и Булгарик(а) or Сувари и Булгари (20)
 
 En Taglibroj
Пирĕн сайт элеменчĕсене усă кураççĕ
Çĕнĕрен такмаксем вырнаçтартăм
Пуçелĕк версийĕсем
Кулăш: Çӳп-çап тасатасси...
Чăваш такмакĕсем хушăр
Чăнкă карчăк
Пĕлес килет
Паянхи кун
Раççейре пĕр Президент - Раççей Президенчĕ çеç пулмалла тет Рамзан Кадыров
Петĕр Çăлкуç
Чи юлашкинчен
Програмçăсем самолёт тăвас пулсассăн...
Юхма Мишши. Атăл шывĕ юха тăрать
Намăс та мар-ши?
Вĕлернĕ котэ
 
(c)2005 PCode.PP.Ru & Студия дизайна "WEB-3HAK"