Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +26.3 °C
 

Reklamo

Ponto de Azamat

    Antaŭ tre longa tempo vivis prodo Ulip, malsupreniĝinta de montaro Aramazi. Li havis multe da brutaro, kaj vivis li en plena sufiĉeco kaj kontenteco. Ĉiuj plagoj kaj malfeliĉoj ĉirkaŭiradis lin flanke.
    Sed unu tagon iu el dioj ekkoleris, montaro Aramazi ekskuiĝis, ekbrilis fulmo, ektondris, kaj ekverŝiĝis senfinaj torentoj. Montaj lagoj kaj riveroj elbordiĝis, fluoj da akvo ekstrebis en valojn kaj komencis inundadi herbejojn, sur kiuj Ulip paŝtis siajn gregojn. Tio ankoraŭ neniam okazis, kaj Ulip ne sciis, kion fari, por ke savi siajn herdojn. Tamen la herbejoj ĉiutage inundiĝadis pli kaj pli. Tiam Ulip, kun sia herkula forto, komencis transĵetadi siajn bovojn, ŝafojn, ĉevalojn al pli altaj, neinundigitaj lokoj.
    Dum tri tagoj kaj tri noktoj laboris Giganto, sed li havis tiom multe da brutaro, ke fino de la farado estis ankoraŭ malproksime.
    Najbare kun Ulip loĝis forĝisto-prodo Azamat. Decidis Azamat helpi al sia najbaro. Dum sep tagoj kaj noktoj li forĝis arabeskan, brilantan per sep koloroj, ponton. Unu ekstremaĵo de la ponto sin apogis al montaro Aramazi, la alia sinkis al volgiaj herbejoj.
    Ulip kun sia edzino transpelis siajn gregojn laŭ tiu ponto al volgia bordo. Kaj tuj post tio, kiam ĉiuj gregoj transiris la ponton, ĝi malaperis, iĝis nevidebla.
    Nun tiun ĉi sepkoloran ponton eblas vidi nur en klara vetero post pluvo. Jen kial ĉuvaŝoj aperantan post pluvo ĉielarkon nomas Ponto de Azamat.
    
Tradukis el la rusa Sergeo Tiĥonov, 18.02.2003

    La legendo en aliaj lingvoj:
    en la rusa - Мост Азамата

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2009-09-25 23:59:19. Estis vidita 6612.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj