Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +1.3 °C
 

Reklamo

Gennadij Ajgi

    Ajgi Gennadij Nikolajeviĉ
    
    Gennadij Ajgi (vera familia nomo - Lisin; 21 de aŭgusto 1934, v. Ŝajmurzino, Ĉuvaŝio - 21 de februaro 2006, Moskvo) estas ĉuvaŝa poeto, verkinta en ĉuvaŝa kaj rusa lingvoj kaj enportinta grandegan kontribuon al monda propagando de ĉuvaŝa poezio kaj ĉuvaŝa kulturo.
    
    En 1953-a jaro li finis Batirevan pedagogian lernejon nome de I. Ja. Jakovlev (v. Batirevo, sudo de Ĉuvaŝio) kaj ekstudis en Literatura instituto nome de M. Gorjkij (Moskvo). Post fino de la instituto li laboris pli ol 10 jarojn en Ŝtata muzeo de V. V. Majakovskij (Moskvo), li estis ĉefa bibliografo kaj ĉefo de arta sekcio de kolektoj de la muzeo.
    
    La unuaj versaĵoj de Gennadij Ajgi estis presitaj en ĉuvaŝa revuo "Jalav" ("Standardo") en 1949-a jaro, la unua poemaro "Attezen jaĝebe" ("De nomo de patroj") estis eldonita en 1958-a jaro. En 1961-a jaro versaĵoj de juna ĉuvaŝa poeto, tradukitaj al rusa lingvo, aperis sur paĝoj de "Literatura gazeto" (fama en Sovetia Unio ĵurnalo pri literaturo).
    
    Al poezia kresko de Gennadij Ajgi multe helpis famaj poetoj Boris Pasternak kaj Miĥail Svetlov. Ekde 1970-a jaro Gennadij Nikolajeviĉ Ajgi iĝis verkisto-profesiulo.
    
    Dank" al aktiva traduka agado de Gennadij Ajgi ĉuvaŝa kulturo iĝis proksima al homoj, parolantaj en aliaj lingvoj. Sub egido de Unesko fare de la poeto estis kompilita "Antologio de ĉuvaŝa poezio", eldonita en Britio, Hungario, Italio, Francio kaj Svedio. Gennadij Ajgi ankaŭ tradukis al ĉuvaŝa lingvo verkojn de fremdlandaj aŭtoroj, kiuj estis unuigitaj en antologioj "Poetoj de Francio", "Poetoj de Hungario", "Poetoj de Pollando".
    
    Gennadij Ajgi estis laŭreato de premio de Andrej Belij (1987), premio de Pasternak (2000, la unua laŭreato), premio de Franca Akademio (1972), premio nome de Petrarka (1993) k. a.
    
    Verkoj
    
  • Versaĵoj 1954-1971. - Munĥeno: "Verlag Otto Sagner", 1975.
  • Markita vintro: Poemaro. - Parizo: "Sintakso", 1982.
  • Ĉi tie: Elektitaj versaĵoj. 1954-1988. - Moskvo: "Samtempulo", 1991.
  • Nun ĉiam estas neĝo: Versaĵoj de diversaj jaroj. 1955-1989. - Moskvo: "Sovetia verkisto", 1992.
  • Kandeloj en mallumo kaj kelkaj kantetoj. - Moskvo: "Raraĵo-537", 1992.
  • Kajero de Veronika: La unua duonjaro de la filino. - Moskvo: "Gileja", 1997.
  • Riverenco - al kantado: Cent variacioj al temoj de popolaj kantoj de Volgio. - Moskvo: "OGI", 2001.
  • Daŭrigo de forveturo: Versaĵoj kaj poemoj. 1966-1998. - Moskvo: "OGI", 2001.
  • Mondo de Silvija. - Moskvo: "Eldonejo "A kaj B", 2001.
  • Interparolo je distanco: Artikoloj, eseoj, konversacioj, versaĵoj. - Peterburgo: "Limbus Press", 2001.

    
    Tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2006-12-01 16:45:54. Estis vidita 6006.Tipo: Homoj.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj