Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +3.6 °C
 

Reklamo

Blazono de Ĉuvaŝa Respubliko

    
    Ŝtata blazono de Ĉuvaŝa Respubliko prezentas heraldikan ŝildon, sur kiu ni vidas "Arbon de vivo", kreskantan el ĉuvaŝa tero. "Arbo de vivo" estas signo de longa historia vojo, kiun trairis ĉuvaŝa popolo. Purpura (nigre-ruĝa) koloro de la Arbo kaj suba duoncirklo simbolas eleternan strebadon de la popolo al libero, kiu permesis al ĝi konservi siajn tradiciojn kaj originalecon. Hel-flava koloro estas koloro de la suno, donacanta vivon al ĉio sur la tero. Laŭ ĉuvaŝaj popolaj imagoj, flava koloro estas la plej belega el ĉiuj koloroj. Super la heraldika ŝildo estas tri 8-angulaj steloj. 8-angula stelo estas unu el la plej disvastigitaj elementoj de ĉuvaŝa ornamo, esprimanta belecon kaj perfektecon. Stiligita lupolo en finoj de la duoncirklo estas bildo de tradicia riĉeco de ĉuvaŝa popolo kaj la Respubliko — "verda oro". Ankoraŭ en la unua Pakto de Kieva princo Vladimir kun Volgia Bulgario (prabulgario) en 985-a jaro estis skribita: "Tiam paco ne estos inter ni, kiam ŝtono naĝos, kaj lupolo dronos" (el "Novelo de tempaj jaroj" de fama rusa kronikisto Nestor).
    
    Fonto: Cap.ru (tradukis el la rusa Sergej Tiĥonov)

 
Ligilo de la artikolo :: Porprintila versio

esjmont ŝanĝita, la informon estis ŝanĝita je la 2006-12-08 17:44:15. Estis vidita 5076.Tipo: Ĉuvaŝio.
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj