Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +10.3 °C
 

Reklamo

: Ĉuvaŝa mondo

Ĉuvaŝa mondo

En Rusio estas multaj senmerite forgesitaj nomoj de famaj verkistoj kaj literaturaj lokoj. Samtempe estas amaso da ne allogaj lokoj (ĉedomaj teritorioj, dormo-distriktoj..)

Lige al tio en Rusio startis konkurso pri kreo de literaturaj vidindaĵoj. Enkadre de la konkurso "Literatura spuro" ajna homo sendepende de la aĝo, klero kaj loĝloko povas proponi ideon de literatura vidindaĵo, kiu devas aperi sur la mapo de la lando.

La kolektivo de la ĉeboksara biblioteko nome al K.Ivanov enkadre de la jaro de Konstantin Ivanov ellaboris projekton kaj partoprenos en la Tutlanda Konkurso. La celo de la projekto estas kreo de monumento al literaturaj personaĵoj de la poemo de K.Ivanov, nome al Narspi kaj Setner.

Oni planas krei en la betula bosko ĉe la vojkruciĝo de la stratoj Egerskij bulvar kaj avenuo de la Devjatoj pjatiletki fronte al la enirejo al la biblioteko "literaturan benkon" ambauflanke de kiu estos instalitaj figuroj de Setner kaj Narspi.

Oni elektos venkintojn inter la ĝenerala kvanto de partoprenantoj pere de la interret-voĉdonado. La premiado de venkintoj okazos en oktobro de tiu ĉi jaro.

Por lasi sian voĉon oni povas viziti la retejon www.litsled.ru.

 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)