Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +22.3 °C
 

Reklamo

: Ĉuvaŝa lingvo

FEB
14

500-radika vortaro ĉuvaŝa-Esperanto
 alboru | 14.02.2020 20:30 |

Ĉuvaŝa lingvo

Antaŭ nelonge en la interreto aperis 500-radika vortaro ĉuvaŝa esperanto. Ĝi estis kreita surbaze de la projekto de la iniciativa grupo Ĥaval. La vortaro fakte entenas 500 plej uzatajn radikojn kun pluraj ekzemploj de vortkonstruo kaj frazoj. Krom tio la vortareto enhavas lerno-apon por memorfiksi frazojn

Kompreneble la vortareto ne pretendas esti plenrajta vortaro pro sia malgranda amplekso sed ĝi vere donas bazajn informojn pri kiel formiĝas vortoj en la ĉuvaŝa lingvo. Do, la vortaro havas antaŭ ĉio instruajn celojn

Jen estas ligo al ĝi: samah.ru

 

Ĉuvaŝa lingvo

Finfine ankaŭ la ĉuvaŝa aperis en yandex.tradukilo ekde hodiaŭ.

Do ekde nun la tradukilo povas traduki en multajn aliajn lingvojn inkluzive Esperanton.

La bazon por la tradukilo ekfunkciu fari teamo gvide de Nikolaj Plotnikov ĉe tiu ĉi retejo akumulante tekstaron ĉe http://translate.chv.su/. Signifan parton de kontribuo fari etne ĉuvaŝo Aleksandr Antonon kiu nuntempe laboras kiel oficisto de tiu grandega kompanio. Aliaj menciindaj personoj estas: Svetlana Trofimova, Alina Ivanova, Erbina Portnova, Oksana Antonova, Galina Matveeva, Vladislav Nikolaev

шутра — Атӑлҫи тӑрӑхӗнчи халӑхсен чӗлхисене те.

 

APR
26

Tago de la ĉuvaŝa lingvo
 alboru | 26.04.2015 07:23 |

Ĉuvaŝa lingvo

la 25-a de aprilo estas la naskiĝtago de la elstara kulturaganto kaj klerigisto de la ĉuvaŝa popolo, kreinto de la moderna skribado Ivan Ja. Jakovlev.

En la jaro 1992 memore al liaj meritoj antaŭ la ĉuvaŝa popolo laŭ la dekreto de la Estraro de la Suprema Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko estis establita tiu ĉi tago kiel la tago de la ĉuvaŝa lingvo.

La tago de la ĉuvaŝa lingvo ne nur reportas nin al la originoj de la gepatra lingvo sed ankaŭ celas plifortigi la etoson de amikeco, interkompreno kaj subteno. Nia ĉiesa tasko estas gardi la ĉuvaŝan lingvon.

- Mi certas, ke la popolo kiu estimas sian gepatran lingvon kapablas kun estimo trakti lingvojn de aliaj popoloj. Nia respubliko estas la hejmo por pluraj nacioj kaj celhava ŝtata politiko helpas profundan interkomprenon de la kulturoj. La tago de la ĉuvaŝa lingvo fariĝis vera triumfo de amikeco, festo de rekono kaj estimo de la kulturoj de diversaj popoloj! Mi deziras al vi fortan sanon, sukceson en la krea laboro, prosperon, feliĉon kaj amon! - gratulis la loĝantoj la estro de Ĉuvaŝio Miĥail Ignatjev.

Хыпар çăлкуçĕ: http://pg21.ru/node/53840
 

Ĉuvaŝa lingvo

Kiel informas la retejo de la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso en Sankt-Peterburgo funkcias tre bone la klubo de la ĉuvaŝa lingvo ĉe la Ĉuvaŝa Nacia kultura aŭtonomio.

Membroj de la klubo ĉiun merkredon kunvenas en la Nacia literatura biblioteko. Inter ili estas loĝantaj en Sankt-Peterburgo samnacianoj kaj ties gefiloj, kiuj naskiĝis en la norda ĉefurbo de Rusio.

Antaŭ nelonge en la urbo okazis Lingva Festivalo kaj en la halo kun pli ol 450 personoj sonis la ĉuvaŝa lingvo. En la Festivalo la ĉuvaŝan lingvon prezentis Ekaterina Danilova.

Dum la prezento oni rimarkis la originalecon de la ĉuvaŝa lingvo, malsama al ĉiuj aliaj tjurkaj lingvoj, oni aŭskultis kiel sonis ĉuvaŝa kanto, oni komparis la ĉuvaŝan kun aliaj tjurkaj lingvoj, ne mankis ankaŭ la demandoj pri la hodiaŭa stato de la ĉuvaŝa brodaĵo.

— Por respondi al la demandoj ne sufiĉis unu horo liverita por la prezento, — diras kontenta Ekaterina.

Хыпар çăлкуçĕ: http://chnk.ru/a/news/339.html
 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)