Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +6.3 °C
 

Reklamo

Novaĵoj: la tago de la ĉuvaŝa lingvo

APR
26

Tago de la ĉuvaŝa lingvo
 alboru | 26.04.2015 07:23 |

Ĉuvaŝa lingvo

la 25-a de aprilo estas la naskiĝtago de la elstara kulturaganto kaj klerigisto de la ĉuvaŝa popolo, kreinto de la moderna skribado Ivan Ja. Jakovlev.

En la jaro 1992 memore al liaj meritoj antaŭ la ĉuvaŝa popolo laŭ la dekreto de la Estraro de la Suprema Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko estis establita tiu ĉi tago kiel la tago de la ĉuvaŝa lingvo.

La tago de la ĉuvaŝa lingvo ne nur reportas nin al la originoj de la gepatra lingvo sed ankaŭ celas plifortigi la etoson de amikeco, interkompreno kaj subteno. Nia ĉiesa tasko estas gardi la ĉuvaŝan lingvon.

- Mi certas, ke la popolo kiu estimas sian gepatran lingvon kapablas kun estimo trakti lingvojn de aliaj popoloj. Nia respubliko estas la hejmo por pluraj nacioj kaj celhava ŝtata politiko helpas profundan interkomprenon de la kulturoj. La tago de la ĉuvaŝa lingvo fariĝis vera triumfo de amikeco, festo de rekono kaj estimo de la kulturoj de diversaj popoloj! Mi deziras al vi fortan sanon, sukceson en la krea laboro, prosperon, feliĉon kaj amon! - gratulis la loĝantoj la estro de Ĉuvaŝio Miĥail Ignatjev.

Хыпар çăлкуçĕ: http://pg21.ru/node/53840
 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)