Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +12.3 °C
 

Reklamo

Novaĵoj: Lingva Festivalo

OKT
26

Hieraŭ estis la lasta tago ...
 MassimoR | 26.10.2011 07:10 |

Hieraŭ estis la lasta tago de la 16a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvoj por Sukceso" kaj aŭspice de la Ministerio de edukado.
La festivalo, gastigita en la ejo de la 5-a gimnazio, estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta. En la festivalo estis prezentitaj 35 lingvoj (la angla, la azerbaĝana, la taĝika, la taja, la sveda, la greka, la nederlanda, la fanga, la bolonja dialekto de la itala k.a., Krom tio estis kelkaj prelegoj (ekz. Pri malpli uzataj lingvoj, leciono de lingvistiko en mezlernejo, kiel studi fremdajn lingvojn k.a.)
Enkadre de la Festivalo pasis internacia koncerto. Kiel honora gasto estis Daniele Vitali, tradukisto de Eŭropa Unio, aŭtoro de lernaj libroj de la bolonja dialekto de la itala lingvo, prezidanto de Internacia Komitato pri etnaj liberecoj.
La celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.
Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ multajn lernejojn tra la respubliko kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.
Хыпар çăлкуçĕ: http://www.lingvafestivalo.org
 

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1995. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo (ekde 1996-a jaro), kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Малалла...

 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)