Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +13.3 °C
 

Reklamo

Novaĵoj: ĉuvaŝa lingvo

FEB
14

500-radika vortaro ĉuvaŝa-Esperanto
 alboru | 14.02.2020 20:30 |

Ĉuvaŝa lingvo

Antaŭ nelonge en la interreto aperis 500-radika vortaro ĉuvaŝa esperanto. Ĝi estis kreita surbaze de la projekto de la iniciativa grupo Ĥaval. La vortaro fakte entenas 500 plej uzatajn radikojn kun pluraj ekzemploj de vortkonstruo kaj frazoj. Krom tio la vortareto enhavas lerno-apon por memorfiksi frazojn

Kompreneble la vortareto ne pretendas esti plenrajta vortaro pro sia malgranda amplekso sed ĝi vere donas bazajn informojn pri kiel formiĝas vortoj en la ĉuvaŝa lingvo. Do, la vortaro havas antaŭ ĉio instruajn celojn

Jen estas ligo al ĝi: samah.ru

 

OKT
25

15a Lingva Festivalo
 MassimoR | 25.10.2010 10:27 |

Hieraŭ estis la lasta tago de la 15a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la ministerio de edukado.
Ĉirkaŭ 50 estis la lingvoj prezentitaj kaj la festivalo estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta - dankon al la partopreno en la organizado de ĉuvaŝkultura asocio Ĥaval.
Celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.
Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ Batirievo, Ĉeboksaro, Novoĉeboksarsk, Civilsk, Kanaŝ, Alatir kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.
 

Inter la 4a kaj 11a de julio ĉe la maldekstra bordo de Volgo precize kontraŭ Ĉeboksaro okazis unua ĉuvaŝa tendaro Haval. La tendaro strebis plurajn celojn:
- havigi kurson de Esperanto al tiuj kiuj interesiĝas
- kunigi iniciativajn homojn emaj antaŭenigi la ĉuvaŝan lingvon, kulturon kaj identecon.
- proponi altkvalitan klerigadon pri ĉuvaŝaj temoj
- ebligi kolektivan ripozon ĉe la bela rivero
La tendaro ne estis multnombra, ĉirkaŭ 40 personoj plene aŭ parte partoprenis ĝin, sed la etoso estis tre amikema tute simila al la esperantistaj tendaroj.
La riĉa programo enhavis plurajn erojn: prelegoj pri sociolingvistiko, kulturo, historio, ĉuvaŝa kostumo, politiko, rolludoj pri la rolo de socia organizo, kulturo, 3-nivelaj kursoj de la ĉuvaŝa, metiejo pri nacia brodaĵo, sportaj aktivaĵoj, porinfana programo, kantoj ĉe lignofajro k.a.
Enkadre de la tendaro okazis fonda konferenco de la ĉuvaŝa socia organizo Haval, kiu kreos sian agadon surbaze de projektoj promociontaj la ĉuvaŝajn lingvon kaj identecon.
 

MAR
19

Konferenco en la pedagogia universitato
 alboru | 19.03.2010 15:18 |

Hodiaŭ, la 19an de marto en la Pedagogia Universitato okazis jarkonferenco enkadre de la "Sciencaj tagoj" oragnizataj de la fakultato de ĉuvaŝa filologio printempe kaj celante varbi studentojn al scienca laboro.

En la plena kunsido estis traktitaj diversaj temoj pri problemoj de instruado de la ĉuvaŝa lingvo. Nome: prelego de doktoro pri filologio Nikolaj Jegorov kiu parolis pri la moderna laboro pri aktualaj problemoj de la ĉuvaŝa lingvo, asista doktoro pri filologio Jelizaveta Vasiljeva, ŝi parolis pri la proksimeco de la tatara kaj ĉuvaŝa lingvoj kaj normaleco de du- kaj tri-lingvismo, sociologo Hector Alos i Font, kiu traktis la okcidentan sperton pri lingva resociigo, instruisto de la ĉuvaŝa lingvo, aŭtoro de pluraj instruiloj por la ĉuvaŝa, Galina Abramova.
Post la plena kunsido ekis laboro en sekcioj, en kiuj studentoj de la fakultato prezentis siajn sciencajn laborojn.
 

La 16an de marto okazis la tria seminario por instruistoj de la ĉuvaŝa lingvo pri la temo: "Metodaroj de instruado de fremdaj lingvoj kiel instrumento en la instruado de la ĉuvaŝa lingvo".
En la seminario partoprenis 73 personoj el lernejoj de la Respubliko.
La partoprenantoj de la seminarioj vizitis 5 malfermitajn lecionojn de instruistoj de angla lingvo de la gimnazio No 4 kaj ankaŭ ricevis praktikajn sciojn en metiejoj pri variaj instruistaj temoj.
Surbaze de tri seminarioj estis decidite krei Novecan Centron pri evoluigo de modernaj metodoj en la instruado de la ĉuvaŝa lingvo.
La sekva seminario pri la temo "Aŭtoraj metodoj de instruado de la ĉuvaŝa lingvo" okazos la 20an de aprilo en mezlernejo No 10.
Хыпар çăлкуçĕ: http://www.language-school.ru
 

Dum la lasta tempo iniciate de aktivuloj de la Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko ekis pluraj projektoj por antauenigo de la ĉuvaŝa lingvo. Inter la plej grandaj estas lanĉo ekde la 1a de septembro de lerneja klaso en la mezlernejo No 10 de Ĉeboksaro kun enprofundiga instruado de la ĉuvaŝa lingvo por infanoj, kiuj denaske parolas la rusan. Fakte tio estas precedento, ĉar la nuna situacio, kiam ĉiu lernejano de la Respubliko devas lerni la ĉuvaŝan, havas malbonan efikon kaj kreas inter la homoj tre ofte negativan reagon flanke de gepatroj. La projekto supozas mergan instruadon de la lingvo kaj instruadon de parto de la objektoj en la lingvo. La projekto antaŭvidas ankaŭ kreon de gepatra asocio, kiu kunkontrolos la projektan klason.
 

Firmao "ParaTajp" deklaris pri apero de tiparo "PT Sans" - la unua tutnacia senpaga tiparo.
Tiparo "PT Sans" estas parto de la projekto pri kreo de la kompleto de senpagaj apertaj rusiaj tiparoj kun libera uzanta licenco por nia mulnacia lando. La projekto estas parto de la programo, dediĉita al 300-jariĝo de reformo de rusa alfabeto, farita de Petro la Unua ekde 1708 ĝis 1710 jaro.
La tiparoj, krom norma signaro, inkluzivas signojn (alfabetajn karaktrojn) de ĉiuj alfabetoj de ŝtataj titolaj lingvoj de Rusia Federacio: abazina, avara, agula, adigea, azerbajĝana, altaja, baŝkira, burjata, vepa, dargina, dolgana, inguŝa, itelmina, kabardino-ĉerkesa, kalmika, karaĉaevo-balkara, karela, kildina, komi-zirjana, komi-permjana, korjaka, kumika, laka, lezgina, livvikova, ludikova, mansa, maria (monta), maria (herbeja), mordovo-mokŝana, mordovo-erzjana, nanaja, nganasa, neneca, nogaja, oseta, rusa, rutula, tabasarana, tatara, tata, tuva, udmurta, ĥakasa, ĥantija, caĥura, ĉeĉena, ĉuvaŝa, ĉukota, evenkija, evenka, enecka, jukagira, jakuta.
Estas interese, ke la nova senpaga tiparo, subtenanta diakritajn latinajn alfabetajn karaktrojn el pola, ĉeĥa kaj finna lingvoj, ne inkluzivas 6 diakritajn signojn de alfabeto de Esperanto, kiuj estas en aliaj ordinaraj tiparoj. Eble la situacio ŝanĝiĝos en finala versio de kompleto de la tiparoj (la aŭtoro de la tiparo diris, ke en paga versio de la tiparo Esperantaj signoj estas; do, eble ili aperos ankaŭ en la senpaga versio).

Elŝuti la tiparon "PT Sans" (1.7 Mb)

Por 2010-a jaro oni planas daŭrigi la laboron - ekzemple, krei antikvstilan similan tiparon "PT Serif".

Fonto de la novaĵo
 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)