Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +8.5 °C
 

Reklamo

Novaĵoj: Ĉeboksaro

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1995. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo (ekde 1996-a jaro), kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Малалла...

 

SEP
11

Bulgara kulturo en Ĉuvaŝio
 esjmont | 11.09.2009 23:53 |

2009-a jaro estis deklarita de Prezidento de Rusia Federacio Dmitrij Medvedev kiel jaro de Bulgario en Rusio. Aranĝoj, dediĉitaj al tiu evento, okazas ankaŭ en ĉefurbo de Ĉuvaŝio - urbo Ĉeboksaro. 9-an de septembro en DK Traktorostroitelej okazis ekspozicio kaj koncerto de bulgaraj art-majstroj de movebla Festivalo de bulgara kulturo laŭ la rivero Volgo.
En la ekspozocio, kiu okazis en promenejo de la palaco de kulturo, majstroj de popolaj metioj el Bulgario konatigis anojn kaj gastojn de Ĉeboksaro kun tiaj tradiciaj metioj, kiel farado de pupoj en popolaj kostumoj (Vanja Jankova), pentrado sur keramiko (Daniela Petrova), farado de originalaj virinaj garnaĵoj (Petranka Stankova), ikonografio (Krasimir Kostov). Ankaŭ tie estis prezentita aŭtora ekspozocio de ikonoj de Adriana Lubenova. La majstroj ne nur demonstris siajn verkojn, sed ankaŭ penis respondi demandojn en miksaĵo el la rusa kaj la bulgara.
En programo de la koncerto "Bulgaroj" estis prezentitaj diversaj ĝenroj: naciaj instrumentaj kaj dancaj kompozicioj, moderna muziko kaj dancarto, popularaj kaj tradiciaj voĉaj verkoj, kiujn plenumis Ŝtata folklora ensemblo "Najden Kirov", viola ensemblo "Strings", ĵaz-folk bando "Bulgara", voĉa kolektivo "Eva kvartet", solistoj de teatro de moderna baleto "Veda Ĝunior".
Pri profundaj historiaj kaj anim-kulturaj rilatoj de Bulgario kaj Ĉuvaŝio atestas pli ol 100 da sciencaj kaj publicistaj artikoloj, esploradoj pri bulgaro-ĉuvaŝaj ligoj, kaj ankaŭ tradukoj de verkoj de bulgaraj verkistoj en la ĉuvaŝan kaj male. Bulgarajn popolajn legendojn, fabelojn, kantojn, versojn kaj verkojn tradukis tiaj konataj ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel P. Ĥuzangaj, G. Jumart, A. Artemjev, N. Grigorjev, N. Evstafjev, N. Sandrov, A. Aleksandrov, R. Sarbi k.a. En Bulgario estis tradukitaj kaj publikitaj tiaj verkoj de ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel poemo "Narspi" de klasikulo de ĉuvaŝa literaturo Konstantin Ivanov (en 1961), elektitaj versoj de P.

Малалла...

 

Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)