Chuvash.Org :: Porprintila versio :: Ĉuvaŝio


    
    Ĉuvaŝio aŭ Ĉuvaŝa Respubliko (ĉuvaŝe: Чавашъěн [Ĉavaŝjenj]) estas unu el 21 respublikoj de Rusio. Ĝi situas en Meza Volgio.
    
    Teritorio: 18,3 mil kv.km. En la respubliko loĝas 1,3149 milionoj loĝantoj (2002), inter ili 906 mil ĉuvaŝoj, la aliaj - rusoj, tataroj, mordovoj, ukrajnoj, marioj. La respubliko havas 10 urbojn, 21 regionajn distriktojn (rajonojn) kaj 1 727 vilaĝojn.
    
    En la cara Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio troviĝis en du gubernioj: Simbirska kaj Kazana. La 24-an de junio 1920 estis fondita Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu la 21-an de junio 1925 estis transformita je Ĉuvaŝa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj en ekde 1992 - Ĉuvaŝa Respubliko. En 1993 en la Respubliko estis elektita la unua prezidento - Nikolaj Fedorov. Li funkcias kiel prezidento ekde la 21-a de januaro 1994 kaj estas reelektita en la elektoj de 1997 kaj 2001.
    
    En novembro 1994 estis elektita la Ŝtata Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko. Ekde tiam ekzistas certa konflikto inter la prezidento kaj la Ŝtata Konsilio.
    
    La ĉefaj sektoroj de la industrio estas: maŝinkonstruado kaj metalprilaborado (44,1%), energetiko (12%), nutra industrio (14,2%), kemio (9,8%), leĝera industrio (8%).
    
    
    Fonto: Vikipedio


Plena versio :: Ligilo de la artikolo