Narspi (enhavo) Belulino (Flava Junulino 14) Leontod’ en stepo kreskas,
Flava, kiel sun-radi’.
En vilaĝ’ Silbi plej belas
Junulin’ kun nom’ Narspi.
La vizaĝ’ de ŝi belegas,
Kvazaũ ĉarma kampa flor’,
La okuloj nigraj estas,
Sorĉe brilas la kolor’.
Malantaũe bukliĝas
Harplektaĵo, krispas ĝi.
Belsonoras la monistoj,
Preteriras kiam ŝi.
Al junul’ se ŝi rigardos –
Tuj tremetos lia kor’.
Se ridetos ŝi – pleniĝos
La animo per langvor’.
Kiun povas ne kortuŝi
Kampa floro en herbej’?
Kiu povas ne ekami
Junulinon belan plej?
Temp’ por ludoj kaj rond-dancoj
Venas post la sunsubir’;
Ŝi pendigas ŝelgemeon
5 Sur la bruston kun insprir’;
Sur la ŝultron la teveton
6 Ŝi surĵetas kun fascin’;
Belan ruĝan silkan tukon
Vestas, kiel fraũlin’.
Bele sonas ŝia voĉo –
Kvazaũ voĉo de birdet’;
“Sana” – oni pensas, kiam
Ridas ŝi en malkviet’.
Kaj ĝojigas ŝia voĉo
Ĉiujn ĝis matena stel’.
Ludoj ĉesis… Nur la stelo
Nun ridetas el ĉiel’.
Kaj Narspi beate dormas
En ŝatata patra dom’.
Rigardante bonajn sonĝojn,
Ĝojas ŝi eĉ dum la dorm’.
Ŝi leviĝas frumatene,
Komenciĝas la labor’:
Aũ ŝi kantas kaj ornamojn
Brodas longe kun fervor’;
Aũ ŝi kudras, kaj similas
Orl’ al perl’ de granda kost’, –
Jen eniras, jen eliras
Ŝtala hund’ kun lina vost’
7;
Aũ ŝi teksas tolon, – lerte
Ŝi laboras per navet’;
Aũ ŝi prenas huldarĉaon
8 Kaj bobenas al la fret’;
Aũ, se lavas la facion
Sur la benko hejma kat’,
Ŝi kuiras tuj por gastoj,
Staras prete pot’ kaj pat’.
Do, bonege pasis vivo
De Narspi ĝis plenaĝec’,
Ĝis momento, kiam venis
La svatantoj kun la dec’.
Mihedero, ŝia patro,
La plej riĉa en Silbi
Estas; amas li filinon
Kaj fieras pri Narspi:
“Ĉu filinon, kiel mia,
Havas iu famili’?
Ĉu l’filin’ ne havas ŝuojn,
Sen monistoj paŝas ŝi?
Kredu, tiaj junulinoj
Plu ne estos en Silbi!
Kaj neniu povos zorgi
Pri filino, kiel mi!
Kion Miheder’ ne havas?
Kio mankas en la dom’?
Tiom da arĝent’ kaj toloj
Ĉu alia havas hom’?
Greno multas en grenujoj,
Estas plena ĉiu ĉel’!
Lakt’, buter’, biero, medo
Ĉu ne multas en la kel’?
Estas veraj liaj vortoj,
Ne necesas eĉ kalkul’.
Lin neniu jam atingos,
Estas sola li riĉul’.
L’dom’ similas al urbeto,
Ne trairos hom’ ĝis fin’.
Ĝis la pinto de la ŝedo
Ne ĝisflugos eĉ kokin’.
L’korto plenas de objektoj,
Kiuj kuŝas en amas’.
La grenujoj estas plenaj,
Estas granda grena mas’.
Estas kiel urhamaĥoj
9 La ĉevaloj en la stal’.
En l’brutaro kiel tino
Estas ĉiu animal’.
Domon ĉi en Turigaso
10 Vidos vi el malproksim’.
Do, maljunan Mihederon
Vi aũskultu kun estim’.
Bona homo Mihedero,
Kun amemo al filin’,
Tuj post Granda Ŝĉovarnio
11 Al riĉulo svatis ŝin.
Kaj atendas edziĝfeston
Ĉiuj kun malpacienc’:
- Du riĉuloj parenciĝas!
Kiam estos la komenc’?
Kiam do Ŝĉinŝĉeo
12 estos?
Ni atendas kun esper’.
Ĉu Ŝĉimek’
13 okazos baldaũ?
Ne sufiĉas jam toler’…
Kaj en dom’ de Mihedero,
Pro grandec’ de l’edziĝfest’,
Oni kudras doton, pene
Nun laboras por majest’.
Sed Narspi, flav-junulino
14,
Pro proksima “malliber’”,
Nur malgajas, kaŝe ploras,
Flustras nomon de Setner’.
En la fin’ de la vilaĝo
Staras malgrandega dom’.
Tie loĝas kun patrino
Knab’ Setnero, simpla hom’.
Ĉe Setner’, junulo bona,
Estas urhamaĥ-ĉeval’,
La patrino, jam maljuna,
L’koro, preta por batal’.
Por labori tage-nokte
Fortajn brakojn havas li.
Por forigi malamikon
Estas brust’ kun energi’.
Krome li nenion havas.
(Sed memoru: Miheder’
Ne fordonos la filinon
Al junulo en mizer’!)
Sed Narspi Setneron amas,
Pro proksima geedziĝ’
Ŝi malgajas, ĉar la amo
Ja pli gravas ol prestiĝ’.
Kreskas apud defluilo
Blank-saliko ĉe river’.
Ĉiutage frumatene
Tre atendas ŝin Setner’.
Dum atendo tie trinkas
Lia urhamaĥ-ĉeval’.
Kaj Narspi malsupreniras
Por font-akvo al la val’.
Kiam iras kun siteloj
Flava junulin’ Narspi,
Lia koro eĉ elsaltas
Pro la ama afekci’.
Ŝiaj delikataj lipoj
Ridas el la malproksim’.
Kaj Setnero eĉ radias,
Staras kun feliĉ-esprim’.
La okuloj brilas, kiam
Li rigardas al Narspi.
Kaj parolas liaj lipoj
Varmajn vortojn nur al ŝi.
Klarigoj de la tradukinto: 5 Ŝelgemeo (шÿлкеме) estas ĉuvaŝa virina surbrusta garnaĵo, kontinue kovrita per arĝentaj moneroj, ĉe randoj ĉirkaũkudrita per strietoj de ruĝa ŝtofo, kordonoj kaj rubandoj.
6 Teveto (тевет) estas ĉuvaŝa virina surŝultra garnaĵo, kiun oni portis trans maldekstra ŝultro. Ĝi estis vaste disvastita en Volgio en 18-a jarcento ĉe tataroj kaj ĉuvaŝoj. Verŝajne, origino de la garnaĵo estis sufiĉe antikva. Ĉe “malsupraj ĉuvaŝoj” (anatri) ĝi prezentis strion de tolo kun surkudritaj moneroj, ĉe “mezmalsupraj ĉuvaŝoj” (anat enĉi) – strion de tolo, ĉirkaũkudrita per ruĝa ŝtofo, kun surkudritaj bidoj, konkoj kauri, nuhratkoj (oblongaj metalaj platoj). Virinoj portis teveton precipe en edziĝfestoj, kaj junulinoj – dum diversaj ĉuvaŝaj festoj. Kutime teveton kompletigis ŝĉuha (çуха) – surbrusta garnaĵo, diskudrita per moneroj (pleje arĝentaj).
7 “Ŝtala hundo kun lina vosto” estas tipa en ĉuvaŝa poezio bildo de nadlo kun fadeno.
8 Huldarĉao (хултăрчă) estas bobenilo (stablo) por bobenado de fadenoj al fretoj por naveto dum teksado de tolo.
9 Urhamaĥo (урхамах) – tiel ĉuvaŝoj nomas la plej rapidajn ĉevalojn. Verŝajne, la nomo venas el antikva ĉuvaŝa mitologio.
10 Turigaso (Турикас) estas supra strato aũ alta (supra) parto de vilaĝo. Kutime en tiu bona okulfrapa loko staris la plej bonaj kaj riĉaj domoj de vilaĝo.
11 Granda Ŝĉovarnio (Аслă çăварни) estas ĉuvaŝa festo, simila al rusa butersemajno (karnavalo). Ĝi estis ligita kun unua pelo de brutaroj al paŝtejoj kaj estis festata en lasta triono de februaro (nun ĉuvaŝoj festas ĝin dum rusa butersemajno). La festo konsistis el du partoj: “pliaĝa, ĉefa” (okazis sakramenta parto) kaj “plijuna” (oni sledumis).
12 Ŝĉinŝĉeo (Çинçе) estas “tempo de ripozo”, kiam estis malpermesite labori sur tero (post fino de kampaj laboroj kaj ĝis 19-a de junio – dum 8-12 tagoj). Tiam estis malpermesite ne nur labori, sed ankaũ ludi, laũte danci, ridi, fajfi, lavi veston, bruligi fajron en forno ĝis sunsubiro ktp. Oni devis vesti sin nur per helaj festaj vestoj, tamen tio ne estis festo (tio estis rita periodo post fino de kampaj laboroj, kiam tero estas “graveda”).
13 Ŝĉimeko (Çимĕк) estas antikva ĉuvaŝa festo, festita 22-28 de junio (ĉuvaŝoj komencis ĝin festi post tri tagoj post fino de Ŝĉinŝĉeo, vendred-vespere, ĉar ĉe ĉuvaŝoj nova tago komenciĝis vespere). Vespere ĉuvaŝoj kuiris ovojn, sekvatage ili lavis sin en ŝvitbanejoj, vestis sin per helaj festaj vestoj kaj post tagmanĝo okazigis riton de oferado al spiritoj de prauloj (“ĥivni”). Poste ili kune ludis, ĥore kantis kaj dancis. Nun ĉuvaŝoj festas Ŝĉimekon dum sepa semajno post ortodoksa Pasko, en lasta ĵaũdo antaũ ortodoksa Pentekosto (tago de Trio).
14 Flava junulino (сарă хĕр) – tiel ĉuvaŝoj nomis belajn junulinojn (simile al rusa “ruĝa junulino”), do tio signifas “belulino”.
Tradukis Sergej Tiĥonov
1-14.04.2008, Ĉeboksaro