Chuvash.Org :: Porprintila versio :: Historio


    Unu ĉuvaŝa proverbo diras: "Homoj, forgesintaj la pasintecon, ne havas estontecon". La ĉuvaŝoj bone memoras sian pasintecon. Ili nomas sian antikvan teritorion "la lando de Ulipoj" laŭ nomoj de herooj el nacia eposo, fantastikaj gigantoj, posedantaj ekstraordinaran forton, kiuj estis bonkoraj kaj laboremaj.
    
    En antikva tempo tjurklingve parolantaj antaŭuloj de la ĉuvaŝoj loĝis en Centra Azio, sur la teritorio inter Tjenŝano kaj Altajo, en baseno de la supra Irtiŝo. En la komenco de nia erao bulgaraj kaj suvaraj triboj kaŭze de sekeco apartiĝis de aliaj tjurkoj kaj moviĝis okcidenten. En la 2a - 3a jarcentoj ili ekloĝis en Norda Kaŭkazo, kie ili restis dum 5 jarcentoj. En la 7a jarcento en bordregiono de la Azova maro estis fondita Granda Bulgario, tie loĝis bulgaroj kaj suvaroj. Kiam araboj invadis ilian landon, ili moviĝis en Mezvolgion. En la 8a jarcento aperis Bulgara unio de triboj; suvaraj kaj finno-ugraj triboj (antaŭuloj de marioj, mordvoj kaj udmurtoj) aliĝis al ĝi sub protekto de bulgaroj.
    
    En la komenco de la 10a jarcento Bulgara unio de triboj transformiĝis al frua feŭda ŝtato - Volgia Bulgario, kiu okupis vastan teritorion de Meza Volgio. Verkoj de antikvaj historiistoj kaj vojaĝantoj diras, ke industriaj produktaĵoj (juveloj, feraj faritaĵoj, keramikaĵoj kaj teksaĵoj), faritaj ĉi tie, havis bonegan kvaliton. La etna nomo "Ĉuvaŝ" devenas de la nomo "Suvaz" ("Sjuvaz"). Jam en la 10a jarcento suvaroj estis nomataj kiel suvazoj (pli ĝuste Sjuvazoj). Maris nomis bulgarojn kaj suvarojn kiel suazoj. En 10 - komenco de 13 jc. dum procezo de unuiĝo de bulgaraj kaj suvaraj triboj, kiuj parolis en lingvo kun rotaismo ("r" anstataŭ "z" en aliaj tjurkaj lingvoj), asimilado de parto de finno-ugra loĝantaro formiĝis bulgara (antikva ĉuvaŝa) gento.
    
    En 1236 Volgia Bulgario estis invadita de tataro-mongoloj sub gvido de ĥano Batij. Teritorio de Meza Volgio eniris Oran Hordon kiel Bulgara apanaĝo. La invadintoj ruinigis la prosperan landon. En 13 - komenco de 15 jc. pereis ĉ. 80% da loĝantoj de eksa Volgia Bulgario. En 1438 de Ora Hordo apartiĝis Kazana ĥanujo, krom tataroj tie loĝis prauloj de ĉuvaŝoj, marioj, parto de mordvoj, udmurtoj kaj baŝkiroj. Inter ĉuvaŝoj oni perforte disvastigis islamon. Ĉuvaŝoj, naturaj paganoj, kaŝis sin en arbaroj, ĉar ili ne volis iĝi islamanoj. Dum tiu tragika tempo la skriba lingvo kaj multaj trezoreroj de riĉa Bulgara heredo estis perditaj.
    
    En teritorio de nuntempa Ĉuvaŝio rezulte de denova miksiĝo de bulgaro-ĉuvaŝoj kun marioj fine de la 15a jarcento formiĝis nuntempa ĉuvaŝa gento, konservinta bulgaran lingvon kaj kulturon. Bazo de la gento estis bulgaro-ĉuvaŝoj.
    
    Jam ekde la tempo de regado de ĥano Batij ĉuvaŝoj kontaktis kun rusaj militaj kaptitoj, kiuj estis lokitaj en ĉuvaŝajn vilaĝojn por labori en ĥanaj kampoj. Tiuj kontaktoj inter rusoj kaj ĉuvaŝoj plifortiĝis en 15-16 jarcentoj, dum ofensivo de rusa armeo al Kazano. Ĉuvaŝoj neunufoje ribelis kontraŭ kazanaj ĥanoj kaj tataraj feŭdestroj. Ilin gvidis, laŭ parolaj kaj skribaj fontoj, estis Koĉak, Pige, Anĉik, Sarij-prodo, Tugaj, Amak k.a. Fine de 1546 ribelintaj ĉuvaŝoj kaj montaraj marioj vokis por helpo rusan armeon. En somero de 1551, dum fondo de urbo Svijaĵsk, la "montaraj homoj" (kiel rusoj nomis ĉuvaŝojn kaj mariojn, loĝantaj en Montara flanko) pace aliĝis al la Rusa ŝtato, penante savi siajn naciajn kulturojn kaj defendi siajn popolon kontraŭ feudaj militoj, kiel ili skribis en leteroj al Ivano la 4a. Post falo de Kazano en 1552 kaj sufoko de antimoskvaj ribeloj 1552-57 al Moskva ŝtato estis aligitaj ankaŭ ĉuvaŝoj, loĝantaj en Herbeja flanko. Enirande en Rusion ĉuvaŝoj savis sin de islam-tatara asimilado, konservis sin kiel genton. Tamen, laŭ kondiĉoj de enirado, ili estis devigitaj preni Kristanismon.
    
    Malgraŭ proksimaj kontaktoj inter rusoj kaj volgiaj popoloj, iliaj kulturoj, interfluante unu al la alian, konservis proprajn specifikajn diferencojn. Komparante detalojn de vestaĵoj kaj ornamentojn, scientistoj trovis, ke ĉuvaŝoj konservis antikvan stilon pli bone ol aliaj.
    
    La ĉuvaŝa lingvo apartenas al la tjurka lingva grupo. Estas interese, ke ĝi konservis elementojn de la antikva mongola lingvo, same kiel tiujn de la finno-ugraj lingvoj, en ĝi ekzistas persaj kaj arabaj vortoj. La nacia skriba ĉuvaŝa lingvo estis rekreita en la 19a jarcento surbaze de la rusa alfabeto fare de granda klerigulo Ivan Jakovlev.
    
    Memorante pri pasinteco, naciaj tradicioj estas zorge gardataj en Ĉuvaŝio. Multaj ŝtataj kaj popolaj muzeoj, fonditaj de entuziasmuloj, funkcias en la respubliko. En regionaj muzeoj estas miloj da eksponaĵoj, en Ĉeboksari restis antikvaj domoj. Oni povas trovi vivajn "insuletojn de historio" en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kiuj povas montri novan aspekton de vivo, tradiciojn kaj karakteron de la nacio.
    
    Ĉuvaŝio sendube povas esti nomata kiel "la lando de cent miloj da brodaĵoj kaj kantoj". Konservante naciajn tradiciojn, ĉuvaŝoj zorge subtenas sian folkloron kaj metiojn. De antikva tempo ĉuvaŝaj brodaĵoj kaj ĉizaĵoj estis famaj en ĉirkaŭo; tiu antikva metio transformiĝis al industrio, kaj nun aĵoj de la arto, eksponataj en internaciaj ekspozicioj, ricevas ĝeneralan rekonon kaj eksportiĝas. Brilantaj, belaj ĉuvaŝaj dancoj kaj iliaj mirindaj melodioj ekbruligas korojn de ĉiu, kiu vidas kaj aŭdas ilin.
    
    Fonto: Cap.ru (tradukis el la angla Viktor Nosov, el la rusa - Sergej Tiĥonov)


Plena versio :: Ligilo de la artikolo