Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +7.3 °C
 

Bonvenon!!!

Bonvenon!!!

Novaĵoj

Komence de julio la ĉuvaŝa vikipedio cv.wikipedia.org superis 10 mil artikolojn. Nun ĝi estas en 79a loko, inter la malaja kaj taĝika lingvoj. Entute la vikipedio havas 267 lingvojn, prezentitajn en tiu ĉi libera enciklopedio, kaj 13 el ili estas tjurkaj lingvoj. La plej granda estas la turka kun ĉirkaŭ 133 mil artikoloj. La tatara havas iom pli ol 4 mil artikolojn.
 

JUN
06

La unua ĉuvaŝa gramatiko
 alboru | 06.06.2009 08:34 |

En majo 2009 fariĝas 240 jaroj ekde la eldono de la unua ĉuvaŝlingva gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo kun titolo “Verkoj, apartenantoj al la gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo”.
La libro kiu ampleksas 68 paĝojn aperis en 1769 en la eldonejo de la Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj en 608 ekzempleroj. Tio estis la unua presita gramatiko de la ĉuvaŝa lingvo. Ĝia aŭtoro estis Jeremej Ivanoviĉ Roĵanskij, sciencisto, lingvisto, tradukisto kaj klerigisto.
Tiu gramatiko enhavas antaŭparolon, koncizan eseon pri morfologio de la ĉuvaŝa lingvo, leksikografiaj listoj, kiuj estis metitaj apud ĉiu parolparto kaj prezentitaj en formo de la ĉuvaŝa – rusa vortaro.
Pri la celo kaj la signifo de la libro estis bone dirite en la antaŭparolo Kiam pluraj homoj por diversaj kialoj ŝatas posedi lingvojn ne nur de la proksimaj popoloj, sed ankaŭ de la malproksimaj, kiuj loĝas inter ni ene de nia patrio kaj formas parton de nia socio... La aŭtoro de tiu ĉi libro estas laŭdinda des pli ĉar li donas ekzemplon por aliaj. Ne estas dubo ke ankaŭ la aliaj sekvas lin en tiu ĉi kampo... Kaj se eĉ ni neniun alian profiton povas atendi, kaj ĉu ne estas sufiĉe nur la fakto ke per tio montri kaj enkapigi la ideojn, ke ili estas parto de nia korpo kaj ke ili estas niaj kuncivitanoj kaj ni konsideras ilin neniel aliel...
“La unua gramatiko, efektive, estis la ekzemplo por kreo de gramatikaj eseoj por aliaj lingvoj. En 1775 aperis similaj gramatikoj de la maria kaj udmurta lingvoj”, — notis la literatura kritikisto A.Alekseev en sia artikolo “Notoj pri unuaj gramatikaj verkoj pri la ĉuvaŝa lingvo”, publikigita en 1970 en “Sciencaj notoj” de la Scienc-esplora instituro de la lingvo, literaturo kaj ekonomio ĉe la Konsilio de ministroj de la Ĉuvaŝa АSSR.
“La verko kaj la eldono de la unua ĉuvaŝa gramatiko fariĝis granda evento en la historio de la kulturo kaj edukado de la ĉuvaŝa popolo. Dum sinsekvo da kelkaj jardekoj (ĝis 1836) ĝi estis la sola lernilo por la ĉuvaŝoj kaj rusoj, kiuj studis en la ekleziaj lernejoj kaj seminarioj de la eparĥioj de Niĵnij Novgorod, Kazan kaj Orenburg.

Малалла...

 

30a de novembro estas tago de aprobo de nova Konstitucio de Ĉuvaŝa Respubliko. Ŝtata Konsilio de Ĉuvaŝio aprobis la ĉefan leĝon de la respubliko 6 jarojn antaŭe — en 2000a jaro. 10an de decembro de 2000a jaro ĝi ekfunkciis. Konstitucio de la respubliko estas la plej juna kompare kun tiuj de aliaj Rusiaj regionoj. Konstitucia bilo pasis longan vojon ĝis la aprobo fare de Ŝata Konsilio de la respubliko.

Laboro super projekto de nova Konstitucio de Ĉuvaŝio komenciĝis ekde 1994a jaro. Oficiale la projekto, ellaborita fare de Konstitucia komisiono de Ĉuvaŝa Respubliko, estis enportita en Ŝatan Konsilion de Ĉuvaŝio 10an de aprilo de 1995a jaro. En 1997a jaro laŭ iniciato de deputitoj de ĉuvaŝa parlamento okazis scienc-praktika konferenco "Projekto de Konstitucio de Ĉuvaŝa Respubliko: koncepto kaj vojoj de ĝia evoluo".

Dum du monatoj daŭris tutlanda diskutado de la projekto. Parlamentanoj ricevis de loĝantoj de la respubliko pli ol 1,5 milojn da proponoj kaj rimarkoj al konstitucia bilo. Post la tutlanda diskutado sekvis parlamentaj aŭskultadoj. En julio de 1999a jaro deputitoj ne subtenis variantojn de projektoj de Konstitucio, preparitajn de provizora komisiono kaj parlamenta komitato por leĝdonado. Resume estis estigita konsenta komisiono. En la unua legado konstitucia bilo estis aprobita 16an de junio de 2000a jaro, la lasta varianto estis aprobita de deputitoj 30an de novembro, kaj 9an de decembro leĝon pri ekfunkciado de la Konstitucio subskribis prezidento de Ĉuvaŝio Nikolaj Fjodorov.

Dum ses jaroj en la Konstitucion de Ĉuvaŝio estis enportitaj nur kvar amendoj. Laŭ opinio de ekspertizistoj-juristoj, tio atestas, antaŭ ĉio, pri ĝia jura ĝustigeco, kaj ankaŭ pri politik-sociala stabileco de la regiono.

Хыпар çăлкуçĕ
 

De 6a ĝis 10a de decembro en Ĉuvaŝa ŝtata teatro de opero kaj baleto okazos XVI Internacia opera festivalo nome de M. D. Miĥajlov.

La festivalo fariĝis la plej brila evento de muzika vivo de Ĉuvaŝio. En nuntempa socio oni komprenas prestiĝecon de la Miĥajlovaj festivaloj por la respubliko. Ĉiujare la scenejo transformiĝas al originala teatra podio, sur kiun supreniras la plej veraj "steluloj" de opera arto. Afiŝo de muzikaj festoj inkluzivas la plej bonajn operojn de la teatro - okcident-eŭropan kaj rusan klasikon. Subtenante klasikajn tradiciojn, Miĥajlova opera festivalo samtempe demonstras laborojn de nuntempaj reĝisoroj kaj komponistoj. Festivalaj tagoj donacas bonegan eblecon konatiĝi kun arto de talentaj reprezentantoj de landaj kaj fremdlandaj muzikaj prezentaj lernejoj. En diversaj jaroj gastoj de la festivalo estis solistoj de Rusiaj teatroj: la Granda kaj Mariinska, "Nova opero" kaj "Gelikon-opero", kantistoj kaj dirigentoj el Italio, Usono, Francio, Turkio, Aŭstrio, Germanio, Hispanio, Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.

Ĉi-foje estos gastoj el Reĝa Londona teatro "Kovent-Garden" (Britio), Irlando, Kazaĥio, la Granda teatro de Rusio, Mariinska teatro, Moskva akademia muzika teatro nome de K. S. Stanislavskij kaj V. I. Nemiroviĉ-Danĉenko.

Dum tiuj jaroj la festivalo akiris proprajn tradiciojn. Sekvante unun el ili, opera trupo de nia teatro speciale por la festivalo preparas premieron. La dua tradicio estas demonstro de la plej bonaj surscenigojn de operaj teatroj de Rusio sur nia scenejo.

La festivalo kreas etoson de muzika festo. Vasta kaj diversspeca programo de la festivalo ĉiufoje alportas al ni malkovrojn, ĝojo de renkontoj donas al ni senton de fiereco pri nia muzika kulturo.

Nomo de elstara opera kantisto Maksim Dormidontoviĉ Miĥajlov per altvalora fadeno estas enskribita en historion de la monda opera arto, en historion de glora la Granda teatro. Tipoj, kreitaj de fama Miĥajlov, estas vivantaj ne nur sur muzikaj diskoj kaj kinofilmoj.

Малалла...

 

12.10.2006 Sveda akademio anoncis nomon de laŭreato de Nobela premio por literaturo - tio estas 54-jaraĝa turka verkisto Orhan Pamuk, kies libroj estas tradukitaj al multaj lingvoj de la mondo. En la lastaj 5-6 jaroj praktike ĉiuj liaj verkoj iĝis akireblaj ankaŭ al rusa leganto: romanoj "La nigra libro", "Oni nomas min ruĝa", "La blanka fortikaĵo" estis eldonitaj en bonegaj tradukoj de Vera Feonova. Ĉi-jare estis eldonitaj ankoraŭ du libroj de Pamuk - romano "Neĝo" kaj libro-eseo "Istanbulo. Urbo de rememoroj". Ankaŭ ĉ-jare la verkisto unuafoje vizitis Rusion.

Antaŭe el turkaj verkistoj plurfoje estis kandidatigitaj al premion de Nobel kaj estis proksimaj al ĝia ricevo klasikulo de turka prozo Jaŝar Kemal kaj poeto de Kipra deveno Osman Tjurkaj, plimulton de sia vivo loĝinta en Britio kaj verkinta en du lingvoj - turke kaj angle.

El verkistoj de tjurka mondo plurfoje estis kandidatigitaj al premion de Nobel rusparolantaj verkistoj de tjurka mondo - kirgizo Ĉingiz Ajtmatov kaj nia samlandano - ĉuvaŝo Gennadij Ajgi. Tamen Orhan Pamuk iĝis la unua tjurklingva verkisto, ricevinta tiun superan literaturan premion de la mondo.

Estas interese, ke la anonco pri atribuo de la premio al Pamuk, kiu malkaŝe parolas pri genocido de armenoj kaj kurdoj dum tempo de Osmana imperio, okazis samtage kun decido de Franca parlamento pri agnosko de genocido de armenoj. Komence de ĉi jaro en Turkio estis kreita kriminala aktaro kontraŭ Pamuk pro liaj politikaj rigardoj al problemo de genocido de armenoj. Cetere, persekutado de verkistoj laŭ politikaj motivoj estas kutima afero en Turkio. Kelkajn jarojn antaŭe pro pli-malpli la sama eldiro oni persekutis Jaŝar-on Kemal. Nur septembre en Turkio okazis ankoraŭ unu proceso - ĉi-foje kontraŭ verkistino Elif Ŝafak pro "insulto de turka spirito" en ŝia romano "Istanbula bastardo".

Pli pri Orhan Pamuk kaj liaj libroj en Esperanto vi povas legi en novembra kaj decembra numeroj de internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto”.

Малалла...

 

Karaj sampatrianoj!

Mi gratulas vin okaze de la Tago de ĉuvaŝa lingvo!

Gepatra vorto permesas al ĉiu homo, sendepende de loko de loĝado, senti komplicecon al sorto de sia etno, ĝia pasinteco, nuno kaj futuro. Ĉiujn reprezentantojn de ĉuvaŝa mondo unuigas bela kaj elokventa lingvo - trezorejo de kulturaj kaj moralaj valoroj. Ne vane oni diras ĉe ni: "Gepatra lingvo estas neelĉerpebla fonto".

"Memoru, ke vi scipovos posedi koron popolan, nur se vi ne estos malinklinaj al lingvo popola", - testamentis granda klerigulo Ivan Jakovleviĉ Jakovlev. Nun ĉuvaŝa lingvo estas instruata en mez- kaj altlernejoj de la respubliko kaj aliaj regionoj, estas eldonataj libroj, revuoj, gazetoj, radio- kaj tv-elsendoj, en Interreto aperadas ĉuvaŝlingvaj retejoj. Grava evento por kultura vivo de Rusio iĝis soleno de 100-jariĝo de la unua ĉuvaŝa gazeto "Hipar". Tamen ĉiuj ni, loĝantoj de la respubliko kaj reprezentantoj de diasporoj, devas fari ankoraŭ multon por konservi por idoj senvaloran riĉon - tradiciojn, kulturon kaj lingvon.

Mi deziras al vi, karaj sampatrianoj, firman sanon, sukcesojn en viaj iniciatoj, bonstaton, feliĉon kaj amon!
 

Mond-konata ĉuvaŝa poeto kaj tradukisto Gennadij Ajgi forpasis 21-an de februaro 2006 en Moskvo, je aĝo 72 jaroj, post komplikaĵo de nekuracebla malsano.
Li naskiĝis en vilaĝo Ŝajmurzino (Ĉuvaŝa respubliko, Sovetia Unio) kaj komencis eldoni ĉuvaŝlingvajn poemojn en 1958.

Gennadij Ajgi ricevis Premion de Andrej Belij (1987), Premion de Pasternak (2000, la unua premio), Premion de Franca Akademio (1972), Premion nome de Petrarka (1993) k. a.

Chuvash.org estas dolorplena pro forpaso de tiu granda Ĉuvaŝa poeto…
 

Mond-rekordulino je sporta marŝo je 20 km Olimpiada Ivanova estis agnoskita kiel unu el la plej bonaj Eŭropaj atletikistinoj de la jaro. Kiel oni informis al korespondanto de IA REGNUM en Ministerio de sporto de Ĉuvaŝio, laŭ la rezultoj de voĉdonado ĉe retejo de Eŭropa Atletika Asocio (EAA) ŝi eniris en la dekon de la plej bonaj sportistinoj. En la voĉdonado "Eŭropa atletikisto de la jaro" ĉe la retejo de EAA partoprenis reprezentantoj de federacioj - membroj de EAA, amaskomunikiloj kaj publiko. La plej grandan nombron de voĉoj inter virinoj ricevis fama Rusia saltulino kun stango Helena Isinbajeva, inter viroj - Virgilius Alekna el Litovio.

Olimpiada Ivanova estas arĝenta venkinto de Pokalo de Eŭropo de 1997-a jaro, venkinto de Pokalo de Eŭropo de 2001-a jaro, ĉampiono de la mondo de 2001-a jaro, dufoja venkinto de Ludoj de Bona Volo en 1997-a kaj 2001-a jaroj, ĉampiono de Eŭropo de 2002-a jaro, arĝenta venkinto de Pokalo de la mondo de 2002-a jaro en individua konkuro kaj venkinto en teama konkuro, arĝenta venkinto de XXVIII Olimpikoj en Atenoj de 2004-a jaro, mond-rekordulino je sporta marŝo je 20 km. Ŝi naskiĝis en vilaĝo Munsjuti de Civilska distrikto de Ĉuvaŝio. Ŝi estas Meritita sport-majstro de Rusio.

Fonto: Regnum.ru
 

Kiel informis Ministro de edukado de Ĉuvaŝio Galina Ĉernova, en lernejoj de Ĉuvaŝio laŭ datumoj je septembro unu modernan komputilon uzas 28 gelernejanoj. Laŭ ŝiaj vortoj, nombro de komputiloj por unu lernejano en la respubliko estas preskaŭ duoble pli granda ol tutrusia nivelo. Laŭ datumoj je 1-a de septembro en Rusio unu komputilon uzis 57 gelernejanoj. En 2000-a jaro en Ĉuvaŝio lernejoj havis po unu komputilo por 300 gelernejanoj. Ĉuvaŝio jam kelkajn jarojn okupiĝas pri informadigo de sistemo de edukado. 84,2% da lernejoj de la respubliko havas aliron al Interreto kaj uzas elektronikan poŝton, 47% da mezlernejoj havas proprajn paĝarojn.

Fonto: Regnum.ru
 

Paĝoj: 1, 2, 3, 4, [5]
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)