Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +24.3 °C
 

Bonvenon!!!

Bonvenon!!!

Novaĵoj

La 16an de marto okazis la tria seminario por instruistoj de la ĉuvaŝa lingvo pri la temo: "Metodaroj de instruado de fremdaj lingvoj kiel instrumento en la instruado de la ĉuvaŝa lingvo".
En la seminario partoprenis 73 personoj el lernejoj de la Respubliko.
La partoprenantoj de la seminarioj vizitis 5 malfermitajn lecionojn de instruistoj de angla lingvo de la gimnazio No 4 kaj ankaŭ ricevis praktikajn sciojn en metiejoj pri variaj instruistaj temoj.
Surbaze de tri seminarioj estis decidite krei Novecan Centron pri evoluigo de modernaj metodoj en la instruado de la ĉuvaŝa lingvo.
La sekva seminario pri la temo "Aŭtoraj metodoj de instruado de la ĉuvaŝa lingvo" okazos la 20an de aprilo en mezlernejo No 10.
Хыпар çăлкуçĕ: http://www.language-school.ru
 

Dum la lasta tempo iniciate de aktivuloj de la Esperanto-Asocio de la Ĉuvaŝa Respubliko ekis pluraj projektoj por antauenigo de la ĉuvaŝa lingvo. Inter la plej grandaj estas lanĉo ekde la 1a de septembro de lerneja klaso en la mezlernejo No 10 de Ĉeboksaro kun enprofundiga instruado de la ĉuvaŝa lingvo por infanoj, kiuj denaske parolas la rusan. Fakte tio estas precedento, ĉar la nuna situacio, kiam ĉiu lernejano de la Respubliko devas lerni la ĉuvaŝan, havas malbonan efikon kaj kreas inter la homoj tre ofte negativan reagon flanke de gepatroj. La projekto supozas mergan instruadon de la lingvo kaj instruadon de parto de la objektoj en la lingvo. La projekto antaŭvidas ankaŭ kreon de gepatra asocio, kiu kunkontrolos la projektan klason.
 

Esperantistoj ankaŭ ĉi-jare ricevos specialan stipendion de Prezidento de Ĉuvaŝa Respubliko por reprezentantoj de junularo kaj gestudentoj pro aparta krea impeto.
Krom anoj de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko, kiuj iĝis la Prezidentaj stipendiatoj pro ilia porsocia peresperanta agado (Marina Ivanova el Novoĉeboksarsk kaj Anton Konstantinov el Ĉeboksaro, kiuj multe faris por la Lingva Festivalo en 2009-a jaro), la stipendion ricevos ankaŭ aliaj geesperantistoj de Ĉuvaŝio pro ilia profesia agado - ekzemple, Irina Tiĥonova el Novoĉeboksarsk kaj Aleksandr Diverinskij el Ĉeboksaro.
La plenan liston de 1000 Prezidentaj stipendiatoj por 2010-a jaro vi povas ekvidi ĉe gov.cap.ru (en la rusa).
 

Firmao "ParaTajp" deklaris pri apero de tiparo "PT Sans" - la unua tutnacia senpaga tiparo.
Tiparo "PT Sans" estas parto de la projekto pri kreo de la kompleto de senpagaj apertaj rusiaj tiparoj kun libera uzanta licenco por nia mulnacia lando. La projekto estas parto de la programo, dediĉita al 300-jariĝo de reformo de rusa alfabeto, farita de Petro la Unua ekde 1708 ĝis 1710 jaro.
La tiparoj, krom norma signaro, inkluzivas signojn (alfabetajn karaktrojn) de ĉiuj alfabetoj de ŝtataj titolaj lingvoj de Rusia Federacio: abazina, avara, agula, adigea, azerbajĝana, altaja, baŝkira, burjata, vepa, dargina, dolgana, inguŝa, itelmina, kabardino-ĉerkesa, kalmika, karaĉaevo-balkara, karela, kildina, komi-zirjana, komi-permjana, korjaka, kumika, laka, lezgina, livvikova, ludikova, mansa, maria (monta), maria (herbeja), mordovo-mokŝana, mordovo-erzjana, nanaja, nganasa, neneca, nogaja, oseta, rusa, rutula, tabasarana, tatara, tata, tuva, udmurta, ĥakasa, ĥantija, caĥura, ĉeĉena, ĉuvaŝa, ĉukota, evenkija, evenka, enecka, jukagira, jakuta.
Estas interese, ke la nova senpaga tiparo, subtenanta diakritajn latinajn alfabetajn karaktrojn el pola, ĉeĥa kaj finna lingvoj, ne inkluzivas 6 diakritajn signojn de alfabeto de Esperanto, kiuj estas en aliaj ordinaraj tiparoj. Eble la situacio ŝanĝiĝos en finala versio de kompleto de la tiparoj (la aŭtoro de la tiparo diris, ke en paga versio de la tiparo Esperantaj signoj estas; do, eble ili aperos ankaŭ en la senpaga versio).

Elŝuti la tiparon "PT Sans" (1.7 Mb)

Por 2010-a jaro oni planas daŭrigi la laboron - ekzemple, krei antikvstilan similan tiparon "PT Serif".

Fonto de la novaĵo
 

La 12-an kaj 13-an de decembro en la Nacia Ĉuvaŝa Biblioteko okazis aranĝo, ligita kun 150-a datreveno de Ludvig Lazar Zamenhof.

Enkadre de la aranĝo Hector Alos i Font prelegis pri la radikalaj ideoj, kiujn havis Zamenhof kaj kiuj ne estis plene komprenitaj de Esperantistoj de la mondo, pri cionismaj emoj kaj rompo kun la porjudaj ideoj.

Fine estis la filmo pri Esperanto kaj diskutado pri rolo de Esperanto en la mondo kaj en vivo de homoj, kiuj estas anoj de tiu lingvo kaj ideo.
 

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1995. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo (ekde 1996-a jaro), kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Малалла...

 

SEP
11

Bulgara kulturo en Ĉuvaŝio
 esjmont | 11.09.2009 23:53 |

2009-a jaro estis deklarita de Prezidento de Rusia Federacio Dmitrij Medvedev kiel jaro de Bulgario en Rusio. Aranĝoj, dediĉitaj al tiu evento, okazas ankaŭ en ĉefurbo de Ĉuvaŝio - urbo Ĉeboksaro. 9-an de septembro en DK Traktorostroitelej okazis ekspozicio kaj koncerto de bulgaraj art-majstroj de movebla Festivalo de bulgara kulturo laŭ la rivero Volgo.
En la ekspozocio, kiu okazis en promenejo de la palaco de kulturo, majstroj de popolaj metioj el Bulgario konatigis anojn kaj gastojn de Ĉeboksaro kun tiaj tradiciaj metioj, kiel farado de pupoj en popolaj kostumoj (Vanja Jankova), pentrado sur keramiko (Daniela Petrova), farado de originalaj virinaj garnaĵoj (Petranka Stankova), ikonografio (Krasimir Kostov). Ankaŭ tie estis prezentita aŭtora ekspozocio de ikonoj de Adriana Lubenova. La majstroj ne nur demonstris siajn verkojn, sed ankaŭ penis respondi demandojn en miksaĵo el la rusa kaj la bulgara.
En programo de la koncerto "Bulgaroj" estis prezentitaj diversaj ĝenroj: naciaj instrumentaj kaj dancaj kompozicioj, moderna muziko kaj dancarto, popularaj kaj tradiciaj voĉaj verkoj, kiujn plenumis Ŝtata folklora ensemblo "Najden Kirov", viola ensemblo "Strings", ĵaz-folk bando "Bulgara", voĉa kolektivo "Eva kvartet", solistoj de teatro de moderna baleto "Veda Ĝunior".
Pri profundaj historiaj kaj anim-kulturaj rilatoj de Bulgario kaj Ĉuvaŝio atestas pli ol 100 da sciencaj kaj publicistaj artikoloj, esploradoj pri bulgaro-ĉuvaŝaj ligoj, kaj ankaŭ tradukoj de verkoj de bulgaraj verkistoj en la ĉuvaŝan kaj male. Bulgarajn popolajn legendojn, fabelojn, kantojn, versojn kaj verkojn tradukis tiaj konataj ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel P. Ĥuzangaj, G. Jumart, A. Artemjev, N. Grigorjev, N. Evstafjev, N. Sandrov, A. Aleksandrov, R. Sarbi k.a. En Bulgario estis tradukitaj kaj publikitaj tiaj verkoj de ĉuvaŝaj poetoj kaj verkistoj, kiel poemo "Narspi" de klasikulo de ĉuvaŝa literaturo Konstantin Ivanov (en 1961), elektitaj versoj de P.

Малалла...

 

5-an de septembro la tuta Ĉuvaŝa Respubliko festis 80-jariĝo ekde naskiĝtago de piloto-kosmonaŭto de USSR, majorgeneralo de aviado, double Heroo de Sovetia Unio, Honora civitano de Ĉuvaŝa Respubliko Andrijan Nikolajev. Al la patrio de la legenda konkerinto de la kosmo alvenis gastoj el diversaj regionoj de Rusio kaj aliaj landoj, - ĉiuj strebas honori memoron de la hero.
Prezidento de Ĉuvaŝa Respubliko Nikolaj Fjodorov vizitis Memorialan komplekson de la piloto-kosmonaŭto Andrijan Nikolajev kaj metis florojn al lia tombo, kiu troviĝas en la kapelo. Poste la estro de la respubliko laŭ la tradicio, aperinta kiam Andrijan Nikolajev ankoraŭ vivis, vizitis domon-muzeon de la heroo. En tiu ĉi hela kaj ĝoja tago oni regalis gastojn per teo ksj tradiciaj pladoj de nacia ĉuvaŝa kuirarto.
En vilaĝo Ŝorŝeli ankaŭ ĉeestis kolegoj kaj amikoj de Andrijan Nikolajev: deputito de la Ŝtata Parlamento de Rusia Federacio, piloto-kosmonaŭto de Rusio, Heroo de Rusia Federacio Nikolaj Budarin, pilotoj-kosmonaŭtoj de USSR, double Herooj de Sovetia Unio Pavel Popoviĉ, Viktor Gorbatko kaj Boris Volinov. La gastoj vizitis la Memorialan komplekson kaj renkontiĝis kun lernejanoj.
Poste la gastoj veturis al Ĉeboksaro, kie ili fondis parkon “Stela urbeto” en mikrodistrikto Bajkonuro kaj partoprenis solenan vesperon, dediĉitan al 80-jariĝo ekde naskiĝtago de Andrijan Nikolajev, en la Ĉuvaŝa akademia drama teatro nome de Konstantin Ivanov.

Fonto de la novaĵo
 

AUG
15

Klubo de la ĉuvaŝa lingvo
 alboru | 15.08.2009 12:57 |

Iniciate de esperantistoj ĉe la lernejo de fremdaj lingvoj "Jazik Uspeĥa" fondiĝis klubo de la ĉuvaŝa lingvo, kiu kunvenas dufoje monate.
La celo de la klubo estas arigi la homojn, kiuj interesiĝas pri antaŭenigo de la ĉuvaŝa lingvo kaj kulturo, por krei projektojn, por praktiki la ĉuvaŝan lingvon, por iom kunlerni pri la nacia kulturo, konatiĝi kun elstaraj kaj interesaj ĉuvaŝlingvanoj.
Unu el praktikaj celoj, kiuj antaŭvidas klubanoj, estas fondo de sociolingvistika centro, kiu povu esplori sociajn kaj prilingvajn problemojn de la ĉuvaŝa popolo kaj eventuale ellabori rekomendojn por la evoluigo kaj protekto de la ĉuvaŝaj lingvo kaj kulturo.
La kunvenoj okazos en la formo de diskutado en la ĉuvaŝa lingvo kun la invititaj personoj. En la lasta kunveno, kiu okazis la 14an de aŭgusto, la gasto estis Evgenij Stepanov, juna patrioto, proprainiciate instruanta la ĉuvaŝan lingvon ĉe entrepreno de Ĉeboksaro.
La klubo estas malfermita por interesitoj. La vica kunveno okazos je la 18.00 horo la 28an de aŭgusto en la sama loko.
 

AUG
07

Nacia Radio de Ĉuvaŝio
 alboru | 07.08.2009 12:37 |

Ekde aprilo 2009 en Ĉuvaŝio brodkastas Nacia Radio de Ĉuvaŝio.
La "Nacia Radio" estis lanĉita kiel aŭtonoma strukturo kaj ties celo estas - "formado de sistemo de informa priservo de la loĝantaro de la Respubliko, garantii la konsitucian rajton je ricevo de socie grava informo por 100 % de la loĝantaro de Ĉuvaŝio..." komentis Ministerio pri kulturo antaŭ la funciigo de la radio.
60% de brodkasto okazas en la ĉuvaŝa lingvo, 35% - en la rusa, 5% - en la tatara kaj aliaj lingvoj uzataj en Ĉuvaŝio. Ĉirkaŭ 60% okupas informaj elsendoj, dum la lastaj 40% - muzikaj kaj distraj programoj. La radion eblas aŭskulti inter la 6a kaj 22a horoj.
Por la nuna momento la radio brodkastas en la teritorio de la tuta Ĉuvaŝio krom Ĉeboksaro. Laŭ la plano plene la Radio funkcias ekde la kvara jarkvarono de 2009
En la proksima tempo oni antaŭvidas lanĉon de la Nacia Televido.
 

Paĝoj: 1, 2, 3, [4], 5
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)