Eniri | Registriĝo | Сайта кӗрсен унпа туллин усӑ курма пулӗ
 +3.6 °C
 

Bonvenon!!!

Bonvenon!!!

Novaĵoj

OKT
22

La 17a Lingva Festivalo finiĝis
 alboru | 22.10.2012 08:04 |

Dimanĉe, la 21an de oktobro finiĝis la 17a Lingva Festivalo. Tradicie la Festivalo havis karavanan programon kaj semajnfinan programon.

Ĉi jara karavana programo portis la karavananojn al regionaoj centroj Jantikovo, urbo Alatyr kaj Alikovo. Ĉie la eksterlandaj volontuloj kiuj rakontis pri siaj lingvoj estis varme akceptitaj.

La semajnfina parto enhavis pli ol 30 lingvojn kaj prilingvajn prezentojn fare de pli ol 50 da prezentantoj. La festivalon tradicie kronis internacia koncerto.

La novaĵo de la festivalo estis revuo kun originalaj artikoloj en la rusa kaj la ĉuvaŝa lingvoj.

 

SEP
02

Nova retejo de liberpensa junularo
 alboru | 02.09.2012 09:30 |

Antaŭ kelkaj tagoj estis lanĉita nova retejo "Ирĕклĕ сăмах" (Libera vorto) http://www.irekle.org/ kie oni traktas variajn temojn sed antau ĉio la vivon politikan, socian kaj kulturan de la Ĉuvaŝa Respubliko kaj Volgio.

La starpunto de la redakcio baziĝas sur la opinio ke en rusiaj regionoj mankas libera ĵurnalistiko kaj en naciaj respublikoj la situacioj ankorau pli maltrankviliga. La "Ирĕклĕ Сăмах" rakontas sencenzure pri la politiko en Ĉuvaŝio kaj en Rusio.

La redakcio kundividas la principojn de la federalismo kaj vive interesiĝas pri la pasinto, nuno kaj estonto de la ĉuvaŝa nacia movado, samkiel pri tiu de la najbaraj popoloj.

La eldono aperas en la rusa lingvo sed la redakcio serĉas ankaŭ la aŭtorojn pretajn verki ĉuvaŝe.

La ĉefredaktoro estas Sandr Savgilda.

 

Etalon
Etalon

Antaŭ nelonge unu loka kompanio (t.n. aŭdit-konsulta grupo Etalon: http://www.etalon-company.ru/chu/) tradukis sian retejon en la ĉuvaŝan lingvon (kaj nun ĝi estas elektebla inter la rusa kaj la angla). Fakte mem la fakto estas eksterordinara ĉar ĝis nun ankoraŭ pluraj ŝtataj kompanioj ofte ne havas version en la regiona lingvo.

Espereble la defio enterprenita de fakte komerca kompanio havas sian pluon kvankam evidente ke la afero estas for por fariĝi moda.

Tamen se vi kredas ke la kompanio faris bonan iniciaton ĝi kredeble ĝojus havi kuraĝigajn leterojn.

 

NOV
06

Raporto de jara asembleo
 MassimoR | 06.11.2011 20:57 |

La 4an de novembro 2011 okazis jarkunveno de Junularo Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko. La Prezidanto raportis pri vivo de la asocio, Marina I. kaj Massimo R. raportis pri la kursoj kaj Ĵenja B. pri la asocia retpaĝaro.
Ĉi-jare la Lingva Festivalo (kaj karavanoj) okazis de la 14 ĝis la 23an de oktobro.
Dum la aranĝoj Esperanto estis aktive varbita kaj rezulte post de la aranĝo startis 3 kursoj, 2 porkomencantaj kaj porprogresantaj. En la pasinta jaro asocio organizis 2 kursojn gviditajn de Marina I. kaj Massimo R.: la unua - de oktobro ĝis decembro - kaj la dua - de februaro ĝis aprilo. 7 homoj pasis finan ekzamenon kaj 3 multe aktivis dum LF.
Asocia retadreso estas www.esperanto21.org sed paĝaro ĝisdatigindas. (redaktoroj de esperantlingva versio Massimo R., ĉuvaŝ- Aleksandr B., rus- Vladimir N..
Laŭ decido de asembleo aliĝkotizo estas fiksita je 100 RUB.
Gazeto de Junularo Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko estos eldonita (ĉefe elektronike) ĉiu-dumonate (esperanta redaktoro Massimo R.)
Esperano asocio denove ekhavos klubejon en oficejo de "Jazuk dlja uspeha" (adreso: M.Gorkogo 5/2) kie ni planas renkontiĝi almenaŭ 1 foje monate. Samloke estas stokitaj libroj de la asocio.
Formale komitataro ne ŝanĝis sed asembleo invitis aliĝi Liza Vasil'eva kaj Aleksandra Prohorova.
Venontaj okazaĵoj organizotaj de asocio estos:
* 12an de novembro - Renkontiĝo de instruistoj kaj organizantoj de LF
* 26an de novembro - jubileo de asocio
 

OKT
26

Hieraŭ estis la lasta tago ...
 MassimoR | 26.10.2011 07:10 |

Hieraŭ estis la lasta tago de la 16a Lingva Festivalo, aranĝo organizita tradicie fare de Junulara Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko kunlabore kun la lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvoj por Sukceso" kaj aŭspice de la Ministerio de edukado.
La festivalo, gastigita en la ejo de la 5-a gimnazio, estis ĉefe trilingva - ĉuvaŝa, rusa kaj esperanta. En la festivalo estis prezentitaj 35 lingvoj (la angla, la azerbaĝana, la taĝika, la taja, la sveda, la greka, la nederlanda, la fanga, la bolonja dialekto de la itala k.a., Krom tio estis kelkaj prelegoj (ekz. Pri malpli uzataj lingvoj, leciono de lingvistiko en mezlernejo, kiel studi fremdajn lingvojn k.a.)
Enkadre de la Festivalo pasis internacia koncerto. Kiel honora gasto estis Daniele Vitali, tradukisto de Eŭropa Unio, aŭtoro de lernaj libroj de la bolonja dialekto de la itala lingvo, prezidanto de Internacia Komitato pri etnaj liberecoj.
La celo de tiu-ĉi jara aranĝo estas krei etoson de interkompreno, sen stereotipoj kaj antaaŭjuĝoj.
Oni volas atentigi - tiu cele - ke la mondo estas multlingva kaj la homoj uzas efektive multe pli ol 5-10 lingvojn. Pro tio, antaŭ de la festivalo dum la antaŭaj semajnoj karavano de instruistoj-volontuloj atingis ankaŭ multajn lernejojn tra la respubliko kaj vizitis lernejojn de Ĉuvaŝa respubliko, prezentante kulturojn kaj lingvojn de siaj landoj.
Хыпар çăлкуçĕ: http://www.lingvafestivalo.org
 

SEP
28

En la monda retaro ekfunkciis ...
 alboru | 28.09.2011 21:35 |

En la monda retaro ekfunkciis nova retejo - Retejo de la ĉuvaŝa lingvo.
Konforme al la uzata en la tuta mondo standarto ISO 639-1 la kodo de la ĉuvaŝa lingvo estas — cv. Ĝi aperis en la unua volumo en 2002 inter 136 aliaj lingvoj. En 1998 oni komencis prepari la duan parton de la ISO 639 — en ĝi la kodoj havis tri literojn. La ĉuvaŝa lingvo laŭ ĝi havas la kodon CHV.
La adreso de la nova retejo estas tre mallonga facila memorfiksebla simila al la supremenciita kodo por la ĉuvaŝa lingvo: CHV.su.
La retejo estas farite simile al la kadraro tra kies kadroj eblas penetri en aliajn retejojn ligitaj al la ĉuvaŝa lingvo: elektronika biblioteko, lingva komisiono pri la ĉuvaŝa lingvo, al la kolektaro de la ĉuvaŝalingvaj vortaroj, retinstrua centro, ortografi-kontrolila retejo, pedagofia forumo. Alivorte interesito povas trovi preskaŭ ĉion rilatan al la ĉuvaŝa lingvo.
La retejo estas taŭga por traduki ankaŭ en aliajn lingvojn.

Ĉu vi scias? Ankaŭ la tutlanda standarto GOST 7.75–97 siglas la lingvajn kodojn. Konforme al ĝi la ĉuvaŝa lingvo havas la sekvajn kodojn: «чув», «chv». Estas ankaŭ la cifera kodo — 795. Krom tio en la mondo estas ankaŭ aliaj standartoj: ekzemple, laŭ la LS-2010 la ĉuvaŝa lingvo estas kodigita ĉi tiel — 44-ААА-аа.
Хыпар çăлкуçĕ: http://chv.su/
 

Ekde nun eblas lerni iom da novaj vortoj en Esperanto dank'al nova funkcio kiu aperis ankaŭ en la esperanto versio de la retejo. Oni estas bonvena konsulti la vortaron kaj konsili la vortojn plej necesajn.

La funkcio estas videbla ĉe la rubriko "vortoj" en la dekstra kolumno de la paĝo. La estanta vortaro daŭre kreskos kaj kio fine espereble rezultiĝos je esperanta-ĉuvaŝa vortaro.

La simila rubriko estis sukcese lanĉita ĉe la ĉuvaŝlingva versio de la retejo antaŭ ĉirkaŭ duonjaro.
 

JUL
28

La 2a Haval tendaro finiĝis
 alboru | 28.07.2011 18:56 |

La 24an de julio ĉe la rivero Sura en la Jadrina distrikto de Ĉuvaŝio finiĝis la 2-a tendaro Haval organizita de la ĉuvaŝa socia organizo Haval helpe de la Junulara Esperanto - Asocio kaj de la lernejo de fremdaj lingvoj "Jazik Uspeha".

La tendaro gastigis ĉirkau 50 personoj, inkluzive ankau gastoj kiuj venis por prelegi. Inter la foraj partoprenantoj indas mencii reprezentantojn de Niĵnevartovsk (Hanty-mansija regiono), Volgorgad, Togliatti, Almetjevsk k Kazan (Tatarujo), Moskva kaj ties regiono, Uljanovsk, Lisabono (Portugalio) kaj kompreneble Ĉuvaŝio.

La programo enhavis lecionojn de la ĉuvaŝa lingvo, prelegoj de profesiuloj (historiistoj, kulturologoj, verkistoj, politikistoj, sportistoj).

Unu tago estis la ekskursa. La vizitcelo estis la cisSura urbeto Kurmiŝ, fama ankau pro tio ke ĝuste lau tiu vojo precize antau 237 jaroj pasis la trupo de la ribelulo Pugaĉev subtenata aparte fare de la nerusaj popoloj de Rusio.

Ĉiu partoprenanto ricevis ĉuvaŝan nomon, ĉefe iam ekzistantan parte novkreitan. La plimulto de la partoprenantoj adresis unu al alia lau tiuj prenitaj nomoj.

La tendaro kunigis ĉefe la homojn kiuj ne ankorau bone regis la lingvon kio rezulte mankigis la lingva medio. Ĉiukaze la tendaro inspiris la homojn, ligis novajn kontaktojn, puŝis al novaj iniciatoj por prospero de la ĉuvaŝa lingvo
 

La Ministerio pri kulturo kune kun la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso okazigas Internacian Kantan Festivalon - Konkruson «Кĕмĕл сасă» (Arĝenta voĉo). Ĉi-jare ĝi okazos la 12-an fojon la 25-an kaj 26-an de marto en la Kultura Centro Uĥsaj je la 18.00 horo.

La 10-an de marto la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso okazigis kunsidon de la plenumkomitato dum kiu estis priparolita aranĝeroj ligitaj al la preparado de la konkurso. La prezidento de la Kongreso Gennadij Arĥipov interalie informis ke oni atendas junajn reprezentantojn de Tatario, Baŝkirio, Uljanovska, Sverdlovska, Tjumena, Krasnojarska provincoj.

La partoprenaj kondiĉoj estas: amo al la ĉuvaŝa kantarto kaj ĝo inter la 16 kaj 35 jaroj. La plej bonajn krom Ĉef-premio oni difinas la 7 nomumoj. Krome oni nomos la plej bonan kanton de la jaro, la aŭtoron de versoj, la komponiston.

Laŭ la establita tradicio la pretendantoj prezentos komence sian arton antaŭ la kompetenta ĵurio la 23an kaj la 24an de marto.
 

La 12-an de marto en la Rusa Dramteatro de Ĉeboksaro okazis celebrado de la 20a datreveno de la ĈAP (Ĉuvaŝa Nacia Partio de Renaskiĝo)
Komence en la celebra kunveno parolis Nikolaj Egoroviĉ Lukianov pri tempo de apero de la partio. Poste sekvis aliaj prezentantoj kiuj parolis pri kion faris ĈAP ene de sia historio. Inter la proponoj kiuj sonis flanke de la gastoj estis ankaŭ ideo krei tutrusian partion kiu reprezentu malplimultajn popolojn de la Rusio.
Menciindas ke la datreveno estis celebrita nur en la ĉuvaŝa lingvo. Salutvortojn en aliaj lingvoj estis tradukataj en la ĉuvaŝan.
Enkadre de la aranĝo sur la scenejo prezentis sin estrada grupo "Asamat", folklora grupo "Ŝuĵjom", studentoj de la Ĉuvaŝa Universitato, fama ĉuvaŝa aktorino Vera K. Kuzmina, aktorino Nadeĵda Kirillova.
Por informo: ĈAP estis fondita siatempe fare de Valerij Turkaj, Atner Husankaj, Petr Krasnov, Nikolaj Lukianov. La 24an de marto 1991 okazis ĝia fonda konferenco.
Necesas aldoni ke neniam antaŭ en Rusio estis simila partio kiu reprezentis la interesojn de la loka popolo.
ĈAP estis malfondita la 23an de decembro 1999 fare de la verdikto de la Ĉeboksara distrikta juĝejo.
Хыпар çăлкуçĕ: http://www.chuvash.org/news/1408.html
 

Paĝoj: 1, [2], 3, 4, 5
Orphus

Reklamafiŝoj

Kalkuloj

0 Флудилня (чат)